Filmejo

Al la komenco

Titolo:Edukaj instancoj en DUA VIVO
Alklaku ĉi tie por vidi la filmon.
Temo:DUA VIVO
Kategorio:klerigo
Aŭtoro(j): DALE, Bergino
Rolanto(j): Bergino, Dorina, Babilonto, Roy, Renato, Dominik, Triksi, Mielo
Daŭro:8m53s
Priskribo:Imagu Esperanto-grupon, kiun vi povus viziti en iu ajn tago kaj horo, kie vi ĉiam povus babili kun esperantistoj el la plej diversaj mondopartoj. Tia grupo ekzistas en la virtuala mondo Dua Vivo ("Second Life"). Ĝi nun havas pli ol 500 membrojn.

En Dua Vivo oni povas mem vagi en la formo de rolfiguro (avataro). La mapo de Dua Vivo estas dividita en multajn malgrandajn terenojn, kiujn oni povas viziti. Multaj komercaj kaj kulturaj instancoj aĉetis terenon en Dua Vivo: ekzemple troviĝas tie la oficejoj de IBM kaj Coca Cola; kaj pluraj ŝtatoj nun starigis tie virtualan ambasadejon.
Pluraj lernejoj, universitatoj kaj bibliotekoj utiligas la eblecojn, kiujn Dua Vivo proponas por edukaj celoj. Pli ol cent terenoj en Dua Vivo estas dediĉitaj al edukado. Instruistoj kaj esploristoj preferas ĝin, ĉar temas pri pli rekta maniero kontakti studentojn ol per pli tradiciaj metodoj de long-distanca instruado. Laŭ la anglalingva Vikipedio, almenaŭ 300 universitatoj tra la mondo instruas kursojn aŭ faras esplorojn interne de Dua Vivo. Fondiĝis eĉ novaj edukaj institucioj, kiuj funkcias nur interne de Dua Vivo, kiu ebligas al ili atingi internacian studentaron je malalta kosto.

Legu plu ĉe DUA VIVI.
Kreodato:2011-10-08 14:47:39
Lasta redakto:2011-10-08 15:03:37
Montroj:30153
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.