Filmejo

Al la komenco

Titolo:Tombolo
Temo:Tombolo por la subtenintoj
Kategorio:raporto
Aŭtoro(j): Katalin Kovats
Rolanto(j): Katalin Kovats
Sylvain Lelarge
Martin Lelarge
Daŭro:9m47s
Priskribo:Hodiaŭ, la 1an de februaro finiĝis la monkolekta kampanjo de edukado.net kadre de kiu ni lotumis nun tombol-donacojn al la subtenintoj. Per donaco kontribuis preskaŭ 30 personoj. Ĉar post ĉiu 30-eŭra monsumo ni donis tombolbileton, el ili fine ni havis entute 139. Al tiuj ni aldonis aliajn 5 nomojn, de la jaraj subtenantoj, kiuj ne ĝuste en tiuj du monatoj sendis sian kontribuon.

Kolektiĝis 4150,28 eŭroj kiujn ni zorge administris kaj bone elspezos en la jaro, klopodante sekvi la indikojn de la donacintoj.
La lotumado okazis la 1an de februaro, en Hago. Ni havis 14 donacojn.
Ni filmis ĉion, kaj vi povas vidi mem la bonŝanculojn, al kiuj ni kore gratulas kaj baldaŭ alpoŝtigos la premiojn.

Ĉi tie ni ne malkaŝas kion kaj kiom da fojoj gajnis la bonŝanculoj, sed ni listigas iliajn nomojn:
Ingebjørg Rambjør el Norvegio
Synnöve Mynttinen el Finnlando
Sylvia Hämäläinen el Finnlando
Paulo Sergio Viana el Brazilo
Bert de Wit el Nederlando kaj
Mogens Rude Andersen el Danio.

Sendepende de la premioj, ni tutkore dankas ĉiujn, kiujn subtenis kaj subtenos la laboron de la p[aĝaro.
Se vi nun volas tion fari, jen la koncerna paĝo kaj informojn.

Danke, salute, Katalin Kovats, redaktoro
Kreodato:2016-02-01 18:56:19
Lasta redakto:2016-02-02 06:09:33
Montroj:11203
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.