Filmejo

Al la komenco

Titolo:Prof. Wim Jansen neemt afscheid van zijn leerstoel
Temo:Universitato de Amsterdamo
Kategorio:prelego, raporto
Aŭtoro(j): Kovats, Katalin (filmo)
JANSEN, Wim
Rolanto(j): JANSEN, Wim
HENGEVED, Kees
ERASMUS, Hans
BAKKER, Ans
Daŭro:62min39s
Priskribo:Okaze de sia forlaso de la speciala katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto en Amsterdamo profesoro Wim Jansen prezentis nederlandlingvan publikan Adiaŭan Paroladon en la Universitato de Amsterdamo, post kiu okazis akcepto. La eventon ĉeestis sepdeko da personoj, familianoj, esperantistoj, kolegoj kaj studentoj.

La feston malfermis - flanke de la unversitato - profesoro Kees Hengeveld, kiun sekvis mem la jubilato, profesoro Jansen. La titolo de la prelego estis: Natuurlijke evolutie en leergemak. Aspecten van verandering in het Esperanto [Natura evoluado kaj lernfacileco. Aspektoj de ŝanĝoj en Esperanto. La tekston de la parolado la partoprenantoj ricevis - akompane de saketo de tulipbulboj "Esperanto" - en elegante pretigita kajero.
Post la ĉefparolado sinjoro Hans Erasmus, reprezentanto la Internacian Esperanto-Instutoton en Hago, ĝisnuna ĉefsponsoro de la katedro, prezentis mallonge la historion de la katedro kaj la meritojn de profesoro Jansen. Pri la enuniversitata laboro de la festato kaj pri liaj profesiaj meritoj parolis fine profesoro Kees Hengeveld.
La universitato kadre de akcepto gastigis la ĉeestantojn, kie Ans Bakker nome de la asocio Esperanto Nederland en sia alparolo dankis la profesoron kaj transdonis donacon. Esperanto Nederland kaj ĝis nun kaj estontece -kune kun UEA - finance subtenos la funkciigon de la katedro.
La tekston de la prelego (en la nederlanda) vi povos vidi en la DOSIERUJO.
Prezento de Profesoro Jansen en la universitata paĝaro
Kreodato:2013-09-28 12:39:04
Lasta redakto:2013-10-01 05:28:48
Montroj:15580
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
Forigita uzanto je 2013-09-30 20:23:05    

La temo de prof. Jansen kongruas kun miaj zorgoj pri la evoluo de Esperanto, nome ke Esperanto en la daŭro de jardekoj fariĝas kaj fariĝos malpli facile lernebla.
La plej grava "politika" rimarko de Wim Jansen por mi estis, ke "Zamenhof subtaksis la potencon de la lingva komunumo."
Mi diferencas kun li pri la malvasteco de lia rekomendo, nome, ke en lernolibroj kaj vortaroj oni notu aparte la signifon de verboj se tiu devias de la signifo de la "fleksebla modelo". (PIV jam faris tion pri la verbo "akvi", cetere surbaze de ekzemplo de Zamenhof mem!)
Mi volas aldoni al lia sobra rekomendo respondon al la demando, kial la lingva komunumo estas tiel potenca. Simple, ĉar la lingvo ne estas kompleta laŭ (grado de enradikiĝo de) etimologiaj, vortfaradaj kaj gramatikaj reguloj. Ĉiu kiu frekventas bazan lernejon estas trejnata dum minimume ses jaroj per reguloj, devas adaptiĝi sin al disciplino, je risko de ekskludiĝo, al la norma lingvo. Tiu discipliniga kaj socialiga rolo de la lernejo mankas en Esperanto. Ni havas nur dekses regulojn (sed eĉ tiujn la lernolibroj ne substrekas kaj ellaboras ĉiam ĝuste), kio estas tre tre malsufiĉa kaj niaj periodaĵoj abundas je eraroj (Mi parolas speciale pri naciaj kaj lokaj bultenoj), dum riproĉado de lingvuzantoj pro malĝusta vorto aŭ esprimo ne estas aprezata.
La Akademio de Esperanto komprenas sian rolon plene pasiva, nur diskutante interne pri vortoj en nova Oficiala Aldono kaj tute neglektante dialogon kun spertaj lingvuzantoj (ke al kelkaj tiaj lingvuzantoj tut emankas ĝentileco estas alia afero).
Apenaŭ ekzistas fortoj en la Esperanto-movado kiuj sisteme agas kontraŭ tiu manko kaj ambicias kompensi por la subtakso de Zamenhof, kiu ne antaŭvidis, ke la Lingva Komitato ne komprenos la esencon de Esperanto, kiu (por mencii nur unu aspekton) ne honoris la gravecon de la fleksebla modelo de la vortoj en Esperanto. La Esperanto-komunumo estas ankoraŭ sufiĉe malgranda por ke grupoj kiel "la-bona-ingvo" kaj "Tutmondeca-Esperanto" povu influi la konscion de esperantistoj en la direkto de pli simpla (ofte "skemisma") lingvuzado kaj ellaborado de gramatikaj reguloj, kiuj honoros la tutmondecon de Esperanto (rilate afiksojn, landonomojn kaj transliterumadon).
Restas al mi la impreso, ke la laŭdinda laboro de profesoro Jansen altigi la esperantologion al la nivelo de ĝenerala lingvistiko havas la riskon pravigi la rezignaciemon kiu ekzistas inter esperantistoj akcepti ĝin kiel "naturan" lingvon anstataŭ planlingvon, kiu ne DEVAS fariĝi malpli facile lernebla en la estontaj jardekoj.

La temo de prof. Jansen kongruas kun miaj zorgoj pri la evoluo de Esperanto, nome ke Esperanto en la daŭro de jardekoj fariĝas kaj fariĝos malpli facile lernebla.
La plej grava "politika" rimarko de Wim Jansen por mi estis, ke "Zamenhof subtaksis la potencon de la lingva komunumo."
Lia laŭdinda laboro por altigi la esperantologion al la nivelo de ĝenerala lingvistiko havas la riskon pravigi la rezignaciemon kiu ekzistas inter esperantistoj akcepti ĝin kiel "naturan" lingvon anstataŭ planlingvon, kiu ne necese fariĝos malpli facile lernebla en la estontaj jardekoj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.