Filmejo

Al la komenco

Titolo:La naskiĝo de vorto
Alklaku ĉi tie por vidi la filmon.
Temo:lingvolernado, infana linvoalproprigo
Kategorio:lingvistiko, metodiko, prelego
Aŭtoro(j): Deb Roy
André Müller (trad.)
Rolanto(j): Deb Roy
Daŭro:19m52s
Priskribo:Sciencisto Deb Roy klopodis kompreni, kiel lia infana filo lernis sian lingvon — tial li instalis videokameraojn en sia domo por surbendigi ĉiun momenton (kun esceptoj) de la vivo de sia filo kaj poste analizis 90 000 horojn de hejmaj videoj observante kiel "gaaaa" malrapide iĝis "water" (akvo). Miriga, datumplena esplorado kun profundaj konkludoj pri la progreso de nia lernado.

Aliaj, al Esperanto tradukitaj prelegoj http://www.ted.com/pages/286?lang=eo de TED.
Kreodato:2012-06-03 23:39:47
Lasta redakto:2012-06-04 08:30:18
Montroj:15233
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

3.
Myntsy je 2012-06-05 09:51:35

Kompreneble mi kaj aliaj povas legi la tekston, sed mi kontraŭas la anglan en esperantlingva retejo. Jam en vizaĝlimro, kiam homoj petas vin en esperanto fariĝi amiko, tamen legi tekstojn plej ofte en la angla kelkfoje en kiu ajn nacia lingvo. Mi ne kontraŭas naciajn lingvojn, sed kiam oni petas en iu lingvo oni uzu ĝin. Ĉi-tiu filmo estis en bela angla rakontita kaj mi ĝuis aŭskulti ĝin kaj direktas min al anglalingvaj paĝaroj.

2.
Katalin je 2012-06-04 11:19:35

Kara Synnove, mi elektas nur tiujn prelegojn por prezento ĉi tie, kiuj vere donas enhave novajan informojn pri lingvolernado kaj aplikado, eĉ se ili estas en tiu aĉa angla. Sed mi jes ja povas imagi, ke estas ĝene aŭskulti la angla, tial mi proponas forpreni la sonon kaj nur legi la subskribojn aŭ sub la filmo aperas la tuta teksto de la prelego, do, legu ĝin kiel artikolon.

1.
Myntsy je 2012-06-04 10:42:15

Vere interesa afero kaj en bona angla parolita. Sed trovi ĝin en esperantlingva medio, kvankam tradukita skribe en esperanton estas laŭ mi treege malbona afero. Se mi devas sub la esperantlingva titolo aŭskulti la anglan, kiam mi intencis prepari min por la KER-Ekzameno mi povas lasi la tutan aferon. Indas lerni tiel perfekte kiel eblas la anglan.
Ĝi ŝajnas esti multe pli utila ol aĉa esperanto. Ĉi tiu unu sola filmo, kiu neatendite aperis al la paĝaro de Esperanto-komunumo.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.