Filmejo

Al la komenco

Titolo:Klarigo pri la KER-ekzamenoj
Temo:Tutmonda KER-ekzameno, skriba parto
Kategorio:klerigo, prelego
Aŭtoro(j): KOVÁTS, Katalin
Rolanto(j): KOVÁTS, Katalin
Daŭro:28m46s
Priskribo:En tiu ĉi filmo Katalin Kováts klarigas la strukturon kaj enhavon de la skriba parto de la KER-ekzamenoj kaj donas utilajn konsilojn al la kandidatoj.
La filmo pretiĝis por reta klerigo de la partoprenontoj en la TUTMONDA KER-ekzameno, okazigota la 9an de junio 2012, sed la konsiloj validas ankaŭ por kandidatoj de ajna sesio.

Informpaĝo pri la ekzamenoj

ATENTU
Membroj de TEJO, ekzamniĝontaj je C1-nivelo nepre kontaktu Petra Smideliusz por peti subvencion. Vidu la anoncon.

Ankaŭ membro de Esperanto-France povas havi rekompencon. Legu la koncernan anoncon
Kreodato:2012-05-21 07:37:09
Lasta redakto:2012-05-21 12:32:47
Montroj:20699
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 18; Mezuma noto: 4.93; | Aldoni propran opinion

18.
aracelizabeth je 2020-11-19 04:06:49    

Tre belega kaj utila laboro, kiel ĉiam, alta estimata Katalin

17.
rdespradel je 2018-11-06 01:09:09    

Tre bona prezento de la KER-ekzamenoj! Ĝi memorigis min pri mia sperto kiel ekzameninto je la C1-nivelo dum UKo en Bonaero en 2014. La voĉo de Katalin estas tre taŭga por pedagogiaj prelegoj tiaj ĉar oni bone komprenas ŝin kaj ŝi ne tro rapide parolas. Dankon, Katalin, pro tiu prelego kaj ĝis RITE, espereble ! Elkorajn salutojn el Dominika Resp. =)

16.
PaolaT je 2018-08-15 07:35:42    

Laŭ mi estis prezento vere preciza kaj kompleta (koncerne la skriba parto). Dankon pro via zorgo.

15.
irisjytte je 2017-05-22 09:00:05    

Agrabla prezentaĵo. Mi sentas, ke vi estas ĉe/kun mi.

14.
karelumi je 2017-05-17 17:09:28    

Nur danki kaj gratuli pro la klareco, la ekzakte taŭga rapidprononco, kaj la bildoj.

13.
EMARIA je 2016-10-24 12:45:20    

Denove tre klara informo pri la KER-ekzamenoj kun bonaj ekzemploj de taskoj kun iliaj solvoj. Bona komento kunligita kun bildo.

12.
Forigita uzanto je 2016-10-21 16:18:57    

Estas ege bona prezento pri la tutmonda skriba ekzameno.
Ni esperu, ke ankoraŭ multaj denove spektos ĝin.

11.
Marta29 je 2016-10-10 13:55:54    

Denove tre bona klarigo! Kaj multe da laboro kiu efikas kaj valoras :)
Mi volonte trapasus la ekzamenon ankaŭ kiam tio eblus.
Sukceson por ĉiuj kiuj planas fari tion kaj kuraĝon por tiuj kiuj ankoraŭ hezitas!

10.
Katalin je 2012-06-07 00:24:17

Espereble multaj kandidatoj re-spektos la klarigojn en la sekvaj du tagoj.

9.
frans je 2012-05-29 09:11:38    

Dankon pro la tre klaraj kaj prononcado kaj klarigo. Estas ĝojo auskulti vian paroladon. Post kelkaj trarigardoj la kandidato certe parkere scias kion fari. frans

8.
Katalin je 2012-05-28 23:01:28

Dankon al ĉiuj pro la ĝisnunaj konfirmoj. Sukcesan prepariĝon al vi, Katalin

7.
Arlette je 2012-05-24 08:42:40

dankon kaj gratulon pro tiu bonega filmo, kiu klare informas pri la diversaj aspektoj de la skriba tutmonda ekzameno. Ĝi utilas al mi kiel organizanto, sed tutcerte ankaŭ al la ekzamenotoj.
Arlette Plutniak (organizanto de la ekzamensesio en Arras, Francio)

6.
sandore je 2012-05-22 17:49:50    

Dankon pro la video, kara Katalin. Mi jam vidis ĝin. Mi estas samlandano de Rubenĉjo, la nia prezidanto, kaj kredis ke la ekzamen-proceson estis tre komplika, sed ne; ĝi ŝajnas al mi tre facila kaj interesa. En la venonta fojo mi ekzaminos, mi kredas.
Mi estas la helpanto en nia lando de la ekzamensesio.

Antaŭdankon kaj sukceson

5.
gildamunoz je 2012-05-22 01:34:46    

Dankon Katalin, la filmo estas tre utila kaj ĉio estas klara. Dankon pro via laboro.

4.
Rubencxjo je 2012-05-21 14:06:39    

Tre bona video. Gratulon. Mi devas aldoni ke je la unua fojo en Kalio, Kolombio, ni okazigos sesion pri KER-ekzameno. Kaj, kredu min, ni estas en ekscito. Nia esperanto-grupo ne estas granda sed ni pensas ke la ekzameno estas tre grava. Pro tio ni ekzameniĝos. Fakte ni fieras pro tio. :) Eble iu kiu legas tion ĉi povas pensi ke organizi sesion de KER-ekzameno esta afero komplika aŭ tro kosta. Ne! Sufiĉas nur diri jes kaj poste ĉio iras ege glate. Aldone, la informoj pri la ekzameno esta nekredeble klaraj. La subteno de Katalin estas enorma kaj ŝi ĉion klarigas tre volonte. :) Vidu ke Kolombio estas lando mezgranda, kaj Kalio urbo mezgranda. Se ni povis okazigi la ekzamenon ĉi tie, tutcerte vi povas okazigi sesion en via urbo la venontan jaron. Kuraĝon! Ne estas malfacile tion fari! Mi konfesu ke mi estas iom nervoza... pensi ke en alia parto de la mondo iu kontrolos ĉu mi uzas ĝuste la akuzativon nervozigas iomete min. Sed mi konfesu ke mi estas ankaŭ feliĉa. Ni havos seriozan rekonon pri nia esperantisteco. Kaj la ekzameno unuigas pli nian grupeton. Al ĉiuj kandidatoj en la mondo mi sendas ĉirkaŭbrakon kaj, kompreneble, deziron pri sukceso. kaj al kiuj ne ekzameniĝos la 9-an de junio mi diras: Se ni povas ekzameniĝi en Kalio, en via urbo aŭ vilaĝo vi ankaŭ povos ekzameniĝi la venontan jaron. Antaŭen!!

3.
Dimitrije je 2012-05-21 11:38:44

Klara, detala, utila, bona informo.
Mi admiras al nuntempa teknologio kaj al homoj kiuj utiligas ĝin senprobleme. Ĝi ĝisnun min timas, kaj pro tio estas tre bone ke ekzameno estas en klasika formo.

2.
Myntsy je 2012-05-21 10:30:06    

Bonega ideo fari videofilmon pri la KER-ekzameno. Ĉio estas klare dirita kaj montrita.

1.
rosemarie je 2012-05-21 10:16:40    

Dankon . La filmo estas tre bone komprenebla,kaj la kandidatoj sufiĉe informataj. Parole ili povas havi pliajn informojn.Do, ĉio en ordo.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.