Filmejo

Al la komenco

Titolo:Portraits of Esperantists at the 2007 World Esperanto Congress in Yokohama
Temo:Multkultureco de Esperanto
Kategorio:varbilo
Aŭtoro(j): GREEN, Sam
Daŭro:2m59s
Priskribo:La Universala Lingvo estas nova dokumenta filmo de Oskar-premia nomumito Sam Green. La 30-minuta filmo kaj spuras la historion de Esperanto kaj estas portreto de la hodiaŭa Esperanto-movado. En ĉi tiu pionira dokumenta filmo pri la lingvo, Green kunplektas intervjuojn kaj portretojn: kiujn li filmis ĉe pluraj lastatempaj Universalaj Kongresoj kun trezoro da neniam viditaj arĥivaj bildoj pri Zamenhof kaj la frua Esperanto-movado. La filmo ankaŭ inkluzivas intervjuojn kun Humphrey Tonkin, Arika Okrent kaj multaj aliaj. "Mi spektis La Universalan Lingvon kun granda plezuro kaj esperas, ke ĝi sukcesas kiel ĝi meritas." diris Renato Corsetti. "Kelkaj homoj en Kopenhago sin esprimis, ke oni devintus fari pli propagandecan filmon. Ili ne komprenas, ke objektiva filmo estas pli forta."

Vidu alian parton de la filmo: http://edukado.net/biblioteko/filmejo?iid=141

Vidu la prezenton de la nova filmo en nia KATALOGO.
Kreodato:2012-01-06 01:02:59
Lasta redakto:2012-01-07 16:11:47
Montroj:23972
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 4; | Aldoni propran opinion

1.
Mireille je 2012-01-07 20:58:48    

Mi vidis la filmon de Sam Green "Utopia in four mouvments". La unua el kvar partoj rilatas al Esperanto, klopodas prezenti Esperanton. Certe tiu parto ne estas varbadfilmo pri Esperanto. Ĉu tiu parto de la tuta filmo estas objektiva, prezentas objektive la esperantomovadon? La filmo "Utopia in four mouvments" tre plaĉis al mi kaj donis al mi temon por pripensi. Ĝi iras multe pli profunden ol nur iuj prezentoj de iuj utopioj, movadoj, agadoj aŭ politikaj sistemoj. Ĝi pensigas pri kiel la homaro devas digesti la pasintecon. Plie la aktora prezento farita de Sam Green mem dum la filmo estas elstara. Mi miras, ke nun ekzistas tiu kvarono pri Esperanto sendepende de la aliaj partoj. Mi komprenis la filmon kiel tuton. Se mi estus Sam Green, mi ne permesus eltranĉi la parton pri Eo el la tuto.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.