Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:EDU-jarraporto 2016 - Publika versio
Verkinto(j): Katalin Kovats
Kategorio:Raportoj
Priskribo:Sube vi povas legi la publikan version de la raporto de la jaro 2016 pri la laboro de la Fondaĵo edukado.net.
BONVOLU LASI KOMENTON ĉi-sube.

La orginala dokumento estas tro peza, tiel ĉi tiu versio estas simpligita, tial kelkaj ilustraĵoj estas malbelaj. Se vi volas la originalan version, bv. peti tion indikante vian adreson, kien ni sendu ĝin.
La detalan raporton, kiu inkludas ankaŭ la financan parton, ni disponigas al niaj sponsoroj per elŝuteblo ĉi tie. Se vi estas sponsoro de la paĝaro kaj ne havas rajton vidi la dokumenton, bv. tuj kontakti la redaktoron.
Eldonloko:edukado.net
Eldonjaro:2017
Paĝnombro:15
Kreodato:2017-03-13 21:16:05
Lasta redakto:2017-03-13 21:17:34
Montroj:9467
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 173; Viaj elŝutoj: 0

EDU-jarraporto 2016 Publika versio  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 173
Kreodato: 2017-03-13 21:16:27

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 8; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

8.
sxakamanto je 2017-03-23 00:16:39

Koran dankon pro la raporto.
Francisko, el Santo Domingo

7.
akrocefalo je 2017-03-15 14:25:27

Grandioza laboro!
Dum la venonta Ĝenerala Asembleo de nia asocio, Esperanto 3000, mi petos la daŭrigon de nia monata subteno.
Gratulojn!

6.
Kirilo81 je 2017-03-14 11:55:14

Igi servojn pagendaj estas ĉiam malfacila paŝo; eĉ se la prezo estas malalta, oni perdas/ne gajnas multajn membrojn. Mi mem ĉiam hezitas devigi min je ajna regula pago, ĉar mi ne scias, kio estos post du jaroj, kio post kvar.
Tamen, mi pensas, ke tre malalta jara pago, prefere dividita laŭ pagipovo, estus tolerebla, ekz. 5€ por A-landanoj, 3€ por B-, 1€ por C-landanoj. Tian kotizon preskaŭ ĉiu povus kontribui. Eĉ se tiam forfalus 2000 membroj kaj restus, ni diru, po 900 uzantoj el ĉiu kategorio, la stabila enspezo jara estus pli ol 8000€, al kiu aldoniĝus la neregulaj donacoj (verŝajne malpli ol nun).

5.
fejfi je 2017-03-14 08:36:53   

Uff, nur skribi tiujn 16 raport-paghojn kostis tempon, do kiom da VERA laboro kashighas malantau ili!!! Kara Katalin, dankegon, ke konstante vi pretas LABOREGI por ni, maldankuloj! Mi kalkulis: se 4000 (plus-minus, mi ne memoras la precizan ciferon) uzantoj de la pagharo donus po 1 (vorte unu!) euro jare, estus kvar miloj da euroj. Se ili donus po dek euroj (mi komprenas, ne chiu tion povas fari!), jam estus kvardek mil euroj! Do bone, ke ekzistas tiuj (mi volis skribi frenezuloj, sed mi tion ne skribu, char ili meritas grandegan dankon de ni chiuj, kaj profundan kapklinon aldone), kiuj pretas doni ech kelkcentojn (!) da euroj por ke VI povu plu labori por ni, kara Katalin. Do, havu multajn (precipe animajn) fortojn por via plua grandioza verkado, kara!

4.
KARLA je 2017-03-14 08:11:16   

Dankoooooon treege !!!!!

3.
rughulo je 2017-03-14 08:10:09   

Kiomega laboro !

2.
gravuristo je 2017-03-14 07:29:03   

Kiel kutime, la frenezaj gratulegas vin kaj dankegas vin.........................

1.
bardhyl45 je 2017-03-14 07:18:28

Gratulante pro tutampleksa, profundanaliza kaj serioza raporto, mi bondeziras pliajn sukcesojn en la jaro kuranta kaj plu. Altkonsidere, Bardhyl

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.