Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:Tra la Mondo
Subtitolo:Sendependa sezona revuo el Ĉinio
Verkinto(j): Trezoro Huang Yinbao - ĉefredaktoro
Kategorio:Revuoj
Priskribo:Riĉe ilustrita revuo kun raportoj pri la Esperanto-eventoj kaj atingaĵoj en Ĉinio.
La unua numero de la revuo entenas surprize multajn raportojn pri la instruagado en Ĉinio.
La redaktoro de la novega revuo volonte akceptas sugestojn, etajn donacojn, sed atendas ĉefe abonantojn kaj legantojn.
Eldonloko:Ĉinio
Eldonjaro:2017
Paĝnombro:28 paĝoj
Kreodato:2017-01-22 14:46:48
Lasta redakto:2017-03-13 09:51:20
Montroj:6373
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 57; Viaj elŝutoj: 0

Tra la mondo nr. 1  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 57
Kreodato: 2017-01-22 14:47:55

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 5; Mezuma noto: 4.5; | Aldoni propran opinion

5.
Kirilo81 je 2017-01-24 09:37:30

P.S.: Jen tre bona E-a podkastaĵo pri tiparoj: https://kern.punkto.info/2015/09/17/kp044-adrian-frutiger-kaj-hermann-zapf/

4.
Kirilo81 je 2017-01-24 09:36:24

Kara Trezoro,

kompreneble temas ankaŭ pri gusto, sed laŭ mi por bona legeblo estas grave, ke la literoj ne estu tro proksime unu al la alia, ke la proporcioj restu egalaj (do neniu distirado aŭ kunpremado vertikale aŭ horizontale), kaj ke la linioj havu sufiĉan distancon. Eble estas nur mia pdf-legoprogramo, sed ekz. en la enhavtabelo aŭ sur p. 6 ("Memoraĵoj de la japanaj geedzoj...") estas tro da teksto en maltro da spaco
Tiparoj vere estas afero de gusto, sed ĝenerale por titoloj k.s. oni rekomendas senserifan tiparon, por la ĉefa teksto serifan (Palatino estas bona elekto).
Mi persone uzas la liberajn kaj riĉan unikodajn tiparojn Linux Biolinum kaj Linux Libertine (jen ekzemplo: http://www.interlinguistik-gil.de/wb/media/beihefte/22/beiheft22-brosch.pdf), kiuj tre bone konvenas.

Amike,
KIrilo

3.
trezoro je 2017-01-24 04:08:52

Karaj

Koran dankon pro viaj komentoj kaj bonkoraj atentigoj.

Kara Kirilo81: Kiel ĉino kies denaska lingvo ne enhavas literojn, mi konfesas ke mi vere ne konscias kiuj literaj tiparoj estas pli belaj. Laŭ via konsilo mi planas uzi tiparon "Museo 900" por titoloj, kaj la tiparon "Palatino Linotype" por tekstoj. Tiuj tiparoj estas uzataj de la revuo Esperanto. Ĉu tio plaĉas al vi. Ĉu vi povus proponi precizajn tiparojn al mi?

Mi kore petas konsilon de aliaj legantoj.

Artikoloj kaj fotoj rilataj al Ĉinio estas bonvenaj.

Trezoro Huang Yinbao
ĉefredaktoro de la revuo Tra la mondo

2.
Kirilo81 je 2017-01-23 13:49:43   

Surprize multfacetaj artikoloj, mi deziras sukceson al la gazeto, kiu povos esti grava notario kaj kroniko de la ĉina E-vivo.
Se mi rajtas kritiki, mi konsilas iomete pli zorge elekti la tiparojn por la titoloj kaj precipe atenti la interspacigon, fojfoje ili aspektas malgracie.

1.
andor je 2017-01-22 16:52:00   

Mi jam tralegis, kaj la revuo plaĉas al mi. Dankon!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.