Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 339

Titolo ↓ Nomo  Jaro  Lando  Lasta redakto 
51

El la lingvistika terminologio de la 20-a jarcento

La verko prezentas , kun esperantlingvaj difinoj, la plej gravajn lingvistikajn terminojn de la lingvistiko de la 20-a jarcento, surbaze de prilaboro de la Hungara lingvistika terminaro de Peter Siptar. La terminoj aperas en la lingvoj angla, rusa, hungara kaj en Esperanto. Oni trovas en la laboro la karakterizajn terminojn de la franca kaj usona strukturismoj, de la Praga skolo, k.s. Atendita kaj bone utiligebla laboro.(Wacha Balazs)

Interlingvistiko

CSER, Roxane1984HU - Hungarujo2011-08-09 05:46:35
52

Elektitaj ĉapitroj de la vortfarado en la Franca kaj en Esperanto laŭ kontrastiga vidpunkto.

Temas pri provo kompari lingvon artefaritan kun lingvo nature evoluinta. Aparte traktita estas la vortformo pere de sufiksoj: -substantivoj (nomoj de personoj, diminutivoj, aŭgmentativoj, kolektivoj) -adjektivoj -adverboj -verboj

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

TOKAJ, Martina1987DE - Germanujo2011-06-23 05:40:14
53

Elementaj vortstrukturoj en Esperanto (La metodo de vortmodela analizo en elemnta kombinologio)

La aŭtoro emfaze distingas du-bazformajn radikojn. Li neas validecon de statistikaj esploroj ĉe planlingvo: "la sola normativa aŭtoritato en funkcianta planuia lingvo devas esti la scleince priesplorita interna ordo de la lingvo". Li prezentas detalan priskribon de vortstukturoj surbaze de la prezentita principo.

Esperantologio

RÉVÉSZ, Sándor1980HU - Hungarujo2011-02-12 10:13:41
54

Elformiĝo kaj evoluigo de esperanta oratora stilo

Esperantologio

BARABÁS INGUSZ, Rita1986HU - Hungarujo2011-02-13 08:21:03
55

Enketo pri la pozicio de Esperanto en Italio

Enkonduko: Unua parto; Ĉapitro I: La lingvo- problemo. 1. Difino; 2. Lingvo kaj kulturo; 3.La motivoj; 4. Planlingvoj; 5. Esperanto en Italio. Ĉapitro II: Superrigardo de la precipaj planlingvoj. 1. En la fino de 1880; 2. Volapük; 3. Esperanto; 4. Aliaj provoj; 5. Duon-artefaritaj lingvoj. 6. La esploro daŭras. Ĉapitro III: Esperanto, ĝia iniciatoro, ĝia movado, ĝiaj aplikoj. 1.La iniciato; 2.La movado; 3.La aplikoj; 4.La instruado en Italio. Ĉapitro IV: Alfabeto kaj gramatiko de Esperanto. 1.Alfabeto kaj prononco; 2.Gramatiko. Konkludoj Dua parto: Enkonduko; La demandaro; La enketo; Konkludoj; Aldonaĵoj: A. Afiksoj; B. Korelativoj; C. La cirkulero N 12411; D. La leĝpropono N 1489; E. La rezolucio 8C/DR/116; Diversaj statistikoj; Bibliografio.

Historio de Esperanto-Movado

DIJKHUIZEN, Gerda1970BE - Belgujo2011-08-23 06:28:17
56

Enkonduko al la problemaro de artefaritaj lingvoj.

Post mallonga historia enkonduko, la verko defendas la tezon, laŭ kiu Esperanto estas lingvo sammaniere kiel la t.n. naturaj lingvoj. La lingvistika statuso de Esperanto estas difinita post ĝia ekzameno surbaze de diversaj nuntempaj lingvistikaj teorioj.

Interlingvistiko

L'HERMITTE, Michèle1977BE - Belgujo2010-11-15 21:27:33
57

Eraroj trovitaj en la "Originala Verkaro" kaj "Leteroj " de Zamenhof

Precipe pri miskomprenoj rilate historiajn faktojn koncerne la Esperanto-movadon en Japanio.

Historio de Esperanto-Movado

NUKINA, Yositaka1958JP - Japanujo2020-06-20 16:55:56
58

Esperantaj librokolektoj en Eŭropo

Internacia lingvo kaj bibliotekoj

BEM, Sylwia2010PL - Pollando2010-11-07 09:43:38
59

Esperantisma pontoreligio. Studo pri religiaj trajtoj en la frua epoko.

Historia-hermeneutika esploro pri la fontoj de la interna ideo kaj ĝia evoluo, pri la religiaj ideoj de Zamenhof kaj iliaj diversaj formuloj kaj pri cetera religia influo al la frua esperantismo. Konkludo: Esperanta Hilelismo estas la plej taŭga nomo por la religiaj ideoj de Zamenhoj kaj uni el la fundamentaj ŝtonoj de la esperantismo.

Internacia lingvo kaj religio

HENRIKSON, Hans1980SE - Svedujo2011-02-06 21:06:28
60

Esperantismo, la faktoro de internacia edukado

Edukata individuo eliras el sia "nebulscia" stato dank' al diversaj faktoroj. Unu el tuij estas la Internacia Lingvo, kiu- krom la difinita scipovo interkompreniĝi kun reprezentantoj de aliaj etnoj- donas la ŝancon alproprigi elekteblajn elementojn de alies kulturo. Tiel ĝi kunformas la personecon de individuo.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

TYBLEWSKI, Tyburcjusz1968PL - Pollando2011-06-24 06:03:24
1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.