Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 339

Titolo ↓ Nomo  Jaro  Lando  Lasta redakto 
11

Analizo de frazeologioj en "LA tragedio de l' Homo"- Plurlingva komparo

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

HORVÁTH, József1984HU - Hungarujo2011-02-12 17:20:02
12

Analizo de la startigo de la internacia Esperanto-gazeto "Eventoj" el merkatika vidpunkto

Post la startigo (1992) je unu jaro de EVENTOJ estas resumita la farita laboro kaj analizita la "merkato situacio". Ĉefaj partoj :- eksteraj kaj movada cirkonstancoj -"konkurene-analizado" -reklamo kaj PR -merkat-segmentado -analizo de abon-nombro, ktp -financa strategio -difino de estontaj celgrupoj kaj aplikendaj metodoj por plia disvastigo -vendo-kanaloj

Internacia lingvo kaj ekonomio

SZILVASINE-VIRAG, Zsuzsanna1993HU - Hungarujo2011-11-26 08:33:42
13

Analizo de la talento-eduka eksperimento en Budaors

La aŭtorino estis kunlaboranto de la eksperimenta eduka programo en la Lernejo Talento (Budaors, Hungario, 1989-) kiu estas bazita sur la pedagogia modelo "eduki geniulojn" de Laszlo Plogar (la patro de la tri famaj ŝak-ĉampioninoj). Ŝi instruis la lingvon Esperanto al 6-7 jaraj geknaboj en la unua kaj dua klasoj de elementa lernejo. Dum kvin monatoj ŝi evoluigis ilian lingvoscion je tia nivelo, ke poste ili kapablis lerni alian studobjekton, nome matematikon en Esperanto. Krome, ili spertiĝis en la spontanea parolo dum la du jaroj. La temo de la faklaboraĵo estas priskribo kaj analizo de la eksperimenta instruado-edukado, el certaj vidpunktoj. La laboraĵo konsistas el du partoj. En la unua la enkondukon sekvas priskribo de la edukaj principoj kaj praktiko, deklaritaj kaj aplikata de L. Polgar, krome la rilato de la familio Polgar al Esperanto (ampleksas 25 paĝojn) ; la dua parto gvidas nin tra la organizado, preparo kaj la unuaj du jaroj de tiu unika instruado, el psikologia, pedagogia kaj metodika vidpunktoj. La disertaĵo havas karakteron de rakonto, kelkaloke ĝi similas al protokolo. Ĝi enhavas ankaŭ multajn subjektivajn konstatojn kaj juĝojn. Klare montriĝas , ke la aŭtorino kaj persone kaj fake destinis sin al la eksperimento. Detale, precize ŝi priskribas siajn observojn kaj spertojn. Tio estas pozitivaĵo. Kvankam ne estis la celo de tui disertaĵo, tamen mankas en ĝi rezultoj de ekzaktaj mezuradoj kaj konkretaj konkludoj. El la bibiografio (p. 52) ne evidentiĝas, kiun verkon tiucele uzis la aŭtorino; nek alfabeta, nek alia ordigo estas konstatebla. En la lingvaĵon de la disertaĵo enŝteloĝis kelkaj polismoj 'ekz. neglekto de la artikolo) kaj hungarismoj (en la vortordo k.s.), krome nekonsekvenca interpunkciado. Sed la stilo estas dinamika, la laboraĵo "lasas legi sin".

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

MIRSKA, Grazyna Esperantina1994HU - Hungarujo2011-12-01 11:04:44
14

Analizo de la voĉaj karakterizaĵoj de malsamnaciaj Esperanto-parolantoj.

La sukceso de la Internacia Lingvo, almenaŭ parte, eksplikiĝas per la simpleco de ĝia fonologia strukturo, permesanta al popoloj de la tuta mondo paroli ĝin sen aparta prononcmaniero, t.e. sen misformado kiu malutilas la interkompreniĝon. Nia laborhipotezo estas jena: la Esperanto-parolantoj nekonscie uzas sian gepatran lingvon kiel "produktadmodelon". Ni do retrovas la samajn voĉajn karakterizaĵojn ĉe la parolantoj, kiuj havas la saman gepatran lingvon. Tiu ĉi analizo estas farita surbaze de la studaĵo de SMLT (Spectres Moyens à Long Terme) en la laboratorio pri fonetiko de la Ŝata Universitato de Mons

Alia

DE VIVAR, Manuel1987BE - Belgujo2011-06-28 06:14:31
15

Analizo de la vortoprovizo de kvar lernolibroj

Vidante, iom time, la evoluon de la internacia lingvo rilate al ĝia vortaro, mi provis difini ĉi-rilate la spiriton de la lingvo kaj mi volis scii ĉu tiun spiriton de la lingvo oni bone transdonas dum instruado. Mi analizis kvar instrulibrojn kaj mi konstatis ke ĝenerale – en la limoj de mia studmaterialo – ne estas klara atento pri tiu aspekto de instruado de la lingvo.

Esperantologio
Instruado/edukado kaj internacia lingvo

DELMOTTE, Alain2005PL - Pollando2011-02-06 22:36:14
16

Analizo pri la geografiaj kaj sociaj faktoroj efikantaj sur la lernadon kaj uzadon de Esperanto kaj la disvolviĝon de lokaj kaj landaj Esperanto-komunumoj en Azio

Alia

GARRIDO, Albert Stalin2019PH - Filipinoj2019-12-19 00:16:51
17

Apliko de komputilo en la procedo de instruado/lernado

La laboraĵo analizas la praktikaj elprovon de la instrumateriolo de K.Kisfaludy en klasĉambro. Ĝi prezentas la efikon de la programoj ĉe la gelernantoj, la postan instruadon, baziĝantan sur ĝi, ĝi montras la avantaĝojn kaj malavantaĝojn (ekz.neŝanĝeblo de tekstoj) de la programoj. Mankas tamen sistema traktado kaj proponoj por eviti la erarojn aŭ por alitipaj programoj. (Internacia Pedagogia Revuo 4/ 1990)

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

BARTHA, Emma1989HU - Hungarujo2011-07-29 06:16:21
18

Apliko de la komunika metodo en la instruado de Esperanto

La laboraĵo estas aktuala, ja dum abundas lernolibroj pri la angla kaj germana laŭ la komunika metodo, mankas tiutipaj por Esperanto. La verkintino unue prezentas la komunikan metodon, ĝiajn ekzercotipojn, la ŝanĝiĝintan rolon de la instruisto, la gruplaboron ne preteratendante la psikologiajn aspektojn surbaze de vasta kono de fakliteraturo kaj de siaj propraj spertoj. Post analizado de la speciala taŭgeco de esperanto por tiu ĉi metodo, ŝi skizas en la ĉefa parto Esperantan lernolibron por progresantoj laŭ la komunika metodo. Ŝi prezentas la temojn (alirante ilin el praktika flanko) kaj la strukturon de la ĉapitroj. Ŝi elleboras unu ĉapitron detale (dum 80 tagoj ĉirkaŭ la mondo) : de la strukturaj ekzercoj ĝis la komunikaj ludoj. Konsiloj por instruistoj sekvas la lecionon. La laboraĵo estas bonega, ĝi malkaŝas veran pedagogon. Ni deziras, ke ŝi ekhavu la emon kaj la eblecon por ellabori la tutan lernollibron. (IPR 4/1990)

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

STRÖBL, Katalin1990HU - Hungarujo2011-09-10 07:20:39
19

Apliko de sintezita parolo en la komputilo instruado de Esperanto.

Temas pri moderna tereno: komputila instruado, ne ofte traktata en Esperanto; apliko de sintezita parolo entute tre malofte aperas. La verkintino plenumis memstaran kaj pioniran laboron. Ŝi ne nur didaktike bone kunmetis materialon por komenca kurso en Esperanto, sed ŝi planis kaj ankaŭ ellaboris ekzercoprogramojn por komputilo Commodore aplikante la parolsintezan sistemon ESPAROL. La instruprogamoj estas esperantlingvaj, do taŭgaj por internacia uzo. El la enkoduka parto vidiĝas , ke ŝi konas la naciajn kaj internaciajn rezultojn ĉi-kampe kaj bone vidas la rolon de komputilo en la instruado. En la realigo de la bonega materialo aperas kelkaj pardoneblaj mallertaĵoj. Aperis raporto pri la praktika elprovo de la materialo en IPR 88/4. (IPR 4/1990)

Informadiko kaj Esperanto

KISFALUDY, Katalin1988HU - Hungarujo2011-09-02 08:03:38
20

Artefaritaj lingvoj: rimarkoj pri tipologio de la elektitaj artefaritaj lingvoj.

La laboraĵo okupiĝas pri komparo de gramatiko de Esperanto kaj de la klingona lingvo. La ĉefa celo estas priskribi malsaman motiviĝon kaj diferencan aliron dum la kreado de artefaritaj lingvo. La intenco de la laboraĵo estis malkovri, kiugrade tiuj ĉi lingvoj eliras al naturaj lingvoj kaj kiugrade ili aglutinas, ĉar ambaŭ estas konsiderataj kiel lingvoj aglutinaj.

Interlingvistiko

ČAPKOVÁ, Blanka2014CZ - Ĉeĥujo2016-11-09 02:55:31
1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.