Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 339

Titolo  Nomo  Jaro  Lando  Lasta redakto ↓
51

La morfemfrekvenco en la parolata Internacia Lingvo Esperanto

La verko prezentas rezultojn de la esploro pri frekvencmorfemaro de la parolata Esperanto. La aŭtoro surbendigis dum la Lucerna UK en 1979 simplajn diskutojn de esperantistoj en diversaj parolcirkonstancoj kolektinte 60.000 vortojn. Li poste tion enkomputiligis indikante morfemojn de ĉiuj vortoj per interstreketo. La komputilo nombris kaj indikis frekvencpozicion de ĉiu morfemo. Montriĝis ke la tuta korpuso konsistis el 1501 morfemoj el kiuj 467 kovris 95% de la korpuso kaj la restintaj 1034 la lastajn 5%. La esploro montris kiuj morfemoj estas nepre necesaj por ĉiutaga parola uzo (proksimume 500 plej oftaj) kaj kiuj estas uzataj nur en unopaj specifaj kazoj. Tio servis por posta ellaboro de la porkomencanta lernolibro laŭ la Zagreba Metodo.

Alia

TIŜLJAR, Zlatko1993SM - San-Marino2010-10-23 14:18:55
52

Lingvo-orientiga instruado kaj rezultoj de trilanda instrueksperimento en 1994 kaj 1995 en Slovenio, Kroatio kaj Austrio

La aŭtoro efektivigis eksperimenton pri propedeŭtika valoro de Esperanto por cele al lernado de la germana kaj angla lingvoj en 5 elementaj lernejoj de Slovenio, Aŭstrio kaj Kroatio inter 1993 kaj 1995 laŭ la metodologio de kibernetika pedagogio (Lingvo-orientiga instruado) de d-ro Helmar Frank. La verko unue klarigas la teorion de LOI pri maniero kalkuli la rezultojn post trifojaj testadoj de la gelernantoj (antaŭ la eklerno de Esperanto, post unujara lernado de la fremda lingvo kaj post la fino de la eksperimento kun paralelaj samaĝaj grupoj kiuj ne lernis antaŭe Esperanton. Poste estas klarigitaj detaloj pri la eksperimento kaj fine maniero kalkuli la rezultojn kaj la rezultoj mem, kiuj montris ke la plirapidigo por lerni la germanan respektive la anglan estis inter 25 kaj 30%.

Alia

TIŜLJAR, Zlatko1996SM - San-Marino2010-10-23 19:06:54
53

Kiel faciligas la lingvo Esperanto la lernadon de la rusa lingvo?

La verkinto proponas la lernejan instruadon de la Internacia Lingvo. Komence ŝi skribas pri la graveco de Esperanto. Poste ŝi okupiĝas pri problemoj de la hodiaŭa fremdlingva instruado kaj prezentas kelkajn lingvajn aspektojn de Esperanto. Havante tiajn karakterizaĵojn ĝi povas helpi en la lernado de aliaj fremdaj lingvoj. La Lingvo Internacia apartenas al la hind-eŭropa lingvo-familio. Famaj lingvistoj esperantistaj jam okupiĝis pri tiu problemo: Géza Barczi, Istvan Szerdahelyi, Otto Haszpra; ŝi citas iliajn opiniojn kaj ankaŭ skribas pri la Maribora internacia pedagogia eksperimento. Laŭ la rezultoj de du mezuradoj, oni tiris la konkludon, ke Esperanto estas pli facile alproprigebla ol iu ajn alia lingvo inter la cirkonstancoj de kutimaj lernejaj instruadoj.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

FELLEGI, Terézia1978HU - Hungarujo2010-10-23 19:49:04
54

La ekonomia signifo de Esperanto.

Pravigo de internacia helplingvo; problemoj de artefarita lingvo. Esploroj kaj provoj atingi la celon de helplingvo per aliaj vivantaj kaj mortintaj lingvoj. Evoluo de Esperanto. Esperanto en lernejoj, mem-studado, lernolibroj, tradukoj, gazetoj, aliaj presaĵoj, vojaĝtrafiko, reklamo, dungado. Kiuj ekonomiaj avantaĝoj estas kreeblaj? Rigardo al estonta evoluo.

Internacia lingvo kaj socipolitiko

FERNHUBER, Adalbert1956DE - Germanujo2010-10-23 20:11:07
55

Ekspert-sistemo por semantika senambiguigo de misformita teksto en Esperanto-bazita interlingvo por maŝintradukado (Swesil)

La projekto de Distribuita Lingvo- Tradukado utiligas modifitan subensemblon de Esperanto kiel inter-lingvon por maŝintradukado de informivaj tekstoj inter naturaj lingvoj. Teksto enmetita en la fontlingvo estas sintakse analizita de fontlingva modulo, kaj poste transdonita al interlingva modulo por semantika senambiguigo. La tasko de la semantika modulo estas identigi la plej verŝajnan sintaksan frazanalizon. Estas utiligita interplektita (interaga) semantiko, en kiu la sintaksa kaj semantika modiloj havas simbiozan interrilaton. Vortsignifojn reprezentas semantikaj vektoroj - ilia ebleco esprimiĝas pere de testpoentara semantiko kaj teknikoj de neklara logiko laŭ Zadeh. Konstruprincipoj estas evoluigitaj surbaze de la literaturo pri psikolingvistiko, semantiko kaj komputalingvistiko; ekspertsistema konstruplano estas prezentita en Prolog. Plua aspekto de la laboro estas ekspertsistemo por konsekvencec-kontrolado, uzanta teknikojn de vektora interkontrolado. Simpligita parto de la sistemo estas efektivigita en Micro-Prolog, kaj kelkaj komencaj rezultoj pri la senambiguigo de dudek kvar signifoj de "time flies" (sen sintaksa antaŭ -procezado) provizas bazon por kuraĝigo pri la pluevoluigo de la sistemo.

Informadiko kaj Esperanto

FANTOM, Ian1985GB - Britujo2010-10-23 21:49:56
56

Pardonu min. La uzo de ĝentilecostrategioj en Esperanto

La disertaĵo esploras la ekziston de specifaj ĝentilecostrategioj ĉe Esperanto-parolantoj, kiuj estas komisiitaj, en antaŭdifinitaj kazoj aŭ scenoj, direkti pli aŭ malpli fortan aŭ invadan peton pri helpo aŭ servo al iu adresato.

Alia

KRIJNEN, Lotte2008NL - Nederlando2010-10-24 10:03:13
57

La angla kaj Esperanto: du lingvoj por internacia komunikado

Komparo inter la uzo, uzeblo kaj uzindo de la angla kaj Esperanto kiel lingvoj por internacia komunikado, inkluzive de detala enketo dissendita al esperantistoj kaj neesperantistoj.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

FLEUR, Manon2010NL - Nederlando2010-10-24 11:44:40
58

Esperanto, teorie kaj praktike

Pritrakto de Esperanto laŭ la perspektivo de la universalaĵoj de Greenberg, kun pli specifa atento al la n-roj 14 (pri la loko de kondiĉaj subfrazoj), 19 (pri la loko de la atribua adjektivo) kaj 20 (pri la ordigo de Dem, Num kaj A).

Esperantologio

DUIN, Orrin2006NL - Nederlando2010-10-24 12:09:04
59

Instruado de akuzativo

La celo de tiu ĉi diplomlaboraĵo estas prezenti la instruadon de akuzativo en la naciaj kaj internaciaj E- lernolibroj laŭ la 2 kriterioj: akuzativfunkcioj kaj instrumetodoj.

Interlingvistiko

KOCIĘBA, Iwona2005PL - Pollando2010-10-25 21:09:07
60

Sociologia studo de la Esperanto-Movado

Mankas ĝenerale nacilingva informado pri Esperanto por interesitaj nespecialistoj. Ĉi tiu libro deziras plenigi tiun mankon. La libro sisteme analizas la historion de Esperanto el sociologia vidpunkto kaj speciale atentigas pri la fakto, ke multaj apogantoj de Esperanto ligas la lingvon al pli larĝaj valoro-orientigoj, kiel paco kaj internacia solidareco. La movadajn celojn la aŭtoro ekzamenas en la historia kunteksto de internaciaj rilatoj, precipe en Eŭropo. Alia interesa temo estas diskuto pri la evoluo de lingvoj kaj sociologia analizo de la Ido-skismo. En la dua parto, la situacio de Esperanto en Britio estas detale priskribita.

Internacia lingvo kaj socipolitiko

FORSTER, Peter G.1977GB - Britujo2010-10-25 21:16:30
1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.