Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 339
Titolo | Nomo ↓ | Jaro | Lando | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
11 | Pri sudmaraj lingvojNe temas pri verko rilate al Esperanto, sed pri ĝenerala lingvistika verko skribata en Esperanto. Interlingvistiko | ASAI, Erin | 1984 | JP - Japanujo | 2011-07-16 20:43:48 |
12 | Hilbert Spaces en IntuicioLa aŭtoro montras, ke "liniareco kaj neseparebleco ŝajnas esti nekunhaveblaj en intuicio". Alia | AŜVINIKUMAR, Tom | 1966 | NL - Nederlando | 2011-07-16 10:44:01 |
13 | Esperanto kiel kaŝa organizo en la ilegala sindikata movadoLa diplomlaborajxo prezentas kunlaboradon de aa Hungarlanda komunisma laborista movado kaj la laborista E-movado inter la du mondmilitoj. Historio de Esperanto-Movado | BABITS, Anna | 1975 | HU - Hungarujo | 2010-12-30 12:23:41 |
14 | Volapük, Esperanto, Ido, Interlingue/Occidental, Interlingua - kvin planlingvojLa verko konsistas el enkonduko, 12 ĉapitroj kaj aneksaĵoj. En apartaj ĉapitroj, mi skizas pri la historio de la planlingvoj, pri diversaj opinioj de lingvistoj rilate al la planlingvo kaj pri la uzataj de mi terminoj. Poste sekvas apartaj ĉapitroj dediĉitaj al la kvin planlingvoj, kiujn mi priskribas.Tiu ĉapitro konsistas el mallonga informo pri la aŭtoro(j), historio de la lingvo kaj movado, sciigoj pri ĝia apliko.Sekvas pli-malpli detala priskribo de la lingvo mem (fonetiko, ortografio, morfologio, sintakso). En la fino troviĝas konkluda ĉapitro. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | BÂCEVA, Kremona | 1986 | BG - Bulgarujo | 2010-10-11 20:40:03 |
15 | Funkcioj de la artikolo en EsperantoLa temon esprimas la titolo : Funkcioj de la artikolo en Esperanto Esperantologio | BAHAREV, Darin | 1979 | HU - Hungarujo | 2011-01-04 23:23:57 |
16 | Historio de la aŭstra Esperanto-movado de la komenco ĝis 1918.La intenco de la disertacio estis: esplori la kontribuon de la Esperanto-movado al la aŭstriaj kultur-kaj spirithistorio Historio de Esperanto-Movado | BAHR, Wolfgang | 1978 | DE - Germanujo | 2010-10-12 18:49:39 |
17 | Studo pri Morfologia Kontrasto de la Korea kaj EsperantoLa aŭtoro: "En la disertacio mi studis la morfologian kontraston de la korea kaj Esperanto. Kaj la celo de la studo estas eltrovi bonajn metodojn por la Esperanto-instruo al Koreoj kaj ankaŭ esplori la atentindajn punktojn de la instruo.Mi bazas mian studon sur la korealingva gramatiko de d-ro Ho ung (1983) kaj Esperanta gramatiko de mi mem(1989). Mi kontrastigis morfologian parton el ambaŭ gramatikoj. La kategorioj ĉi tie kontrastigitaj estas jenaj: 1° vortfarado; 2° konjugacio; 3° deklinacio; 4° malsamaj kategorioj: a) tempo-indiko; b) supoza esprimo ; c) demanda esprimo; ĉ) ceteraj postpozicioj de la korea kaj Esperanto Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | BAK, Giuan | 1991 | KP - Nord-Koreujo | 2011-07-28 08:34:58 |
18 | Moderna informado pri Esperanto en la kunteksto de la filmo „ESPERANTO ESTAS...“La laboraĵo prezentas informadon pri Esperanto kiel pluekspluatindan fenomenon, ĉefe en la kampo de aŭdio-videaj materialoj. La kreado (kaj posta uzo) de la filmo „Esperanto estas...“ pruvis, ke eblas atingi relative vastan publikon tra la mondo pere de moderna, alloga film-materialo pri Esperanto. La centmiloj da spektoj pruvas allogecon de tiamaniera prezento de la temo, ĉefe pere de interreto. Aperigo de filmoj en interreto (ĉefe en la popularega film-retejo YouTube) – ĉu kun informa/propaganda, aŭ instrua, aŭ ankaŭ kultura enhavo ebligas kiel eble plej vastan publikon por la prezentata temo. Alia | BALÁŽ, Peter | 2011 | PL - Pollando | 2011-09-29 08:38:48 |
19 | Esploro de la Esperanto leksiko (konsidere de la eŭropaj lingvoj)"La verkinto deziras pruvi la propedeŭtikan valoron de Esperanto per la esploro de leksiko de la gimnaziaj lernolibroj. La tem-elekto estas tre aktuala en la epoko, kiam post la unuaeco de la rusa lingvo en la hungaraj lernejoj Esperanto figuras inter la unue elekteblaj lingvoj. Li skizas la rolon de Esperanto en la fremdlingva instruado en Hungario. La detala komparo de la leksiko de fremdlingvaj lernolibroj kun tiu de Szerdahelyi disponigas utilan materialon por kolegoj, kiuj volas instrui fremdajn lingvojn baziĝante sur Esperanto . Balla pruvas per propraj statistikaj esploroj la fundamentigan rolon de Esperanto ankaŭ por la grek-latin-denena vortprovizo de aliaj studobjektoj. Etimologiaj analizoj kompletigas la komparan liston. La studo estas bone strukturita kaj klara." (Internacia Pedagogia Revuo 4/1990, p.15, Ilona Koutny kaj Zsuzsa Varga-Haszonits) Esperantologio | BALLA, Karoly | 1989 | HU - Hungarujo | 2011-07-22 06:08:16 |
20 | Rolo de Esperanto kiel pontlingvo en la instruado de fremdaj lingvojEn la unua parto de la verko temas pri la historio de la instruado de fremdaj lingvoj en Hungario. Tie mi provas komprenigi, ke la manko de latininstruantaj lernejoj ekde 1945 ege malbonigis la eblecojn de instruado de vivantaj fremdaj lingvoj. Mi disponas pri statistikaj indikoj, por tion pruvi. Poste, la verko proponas, ke Esperanto anstataŭu la latinan lingvon en la ĝeneralaj kaj mezaj lernejoj, aŭ ĝi estu la unua fremda lingvo- pontolingvo- por la hungara gelernantaro. En la dua parto mi donas gramatikan ekzemplaron kaj aliajn argumentojn por pruvi la antaŭajn tezojn. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | BALOGH, Judit | 1979 | HU - Hungarujo | 2011-02-06 13:39:38 |