Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Al la komenco

Ĝeneralaj informoj

Nacilingva titolo:Az eszperantó nyelv propedeutikus szerepe az olasz nyelvet tanuló magyar gyermekek képzésében
Resumo:La disertaĵo post la enkonduko pritraktas la gravecon de enkonduka pontolingvo, la psikologiajn kaj lingvajn valorojn de propedeŭtika lingvo kaj aludas al kelkaj jam konataj internaciaj eksperimentoj. Por science pruvi, ke Esperanto vere antaŭ-preparas la vojon por la itala lingvo unue mi devis difini tiun ital­lingvan mate­rialon, kiun mi deziras alproprigi al la infanoj ĝis la 12a jaraĝo. Estas listigitaj la lernendaĵoj laŭ la parolinten­coj kaj komunikbezonoj, necesaj gramatikaj niveloj kaj lingvaj struk­turoj, leksikaj temoj kaj instruendaj parolturnoj.

La vera ĉefparto komenciĝas per detala lingvistika analizo de Esperanto. Laŭ la hipotezo Esperanto estas la unua fremda lingvo (L2) por la infanoj, do ĝi estas anali­zata tra la lenso de la gepatra hungara lingvo (L1) kaj la itala, la dua fremda (cel-) lingvo (L3). La komparaj studoj disvolviĝas nur je tiu lingva nivelo, kiu necesas por alproprigi la antaŭprogramitan instrumaterialon ĝis la menciita jaraĝo.

La studo aparte atentas pri la objektive ekzistantaj lingvaj interferoj kaj ties transformo je pozitivaj transferoj. Surbaze de tiu kompara analizo estas difinebla la esperantlingva materialo kiu efike povas prepari la gramatikan kaj leksikan grundon por la postaj studoj de la itala lingvo. Krom la gramatikaj kaj lingvaj strukturoj necesis elekti ankaŭ la vortostokon, aplikendan dum la propedeŭtika fazo kaj dum la posta itallingva komenca periodo.

Surbaze de la leksika analizo kaj lingva komparo mi kompilis itallingvan teston, baziĝantan sur identaj kaj similaj elementoj de la itala lingvo kaj Esperanto kaj solvigis ĝin ĉe pli ol cent hungaroj, lernantaj minimume de duonjaro la internacian lingvon kaj nekonantaj la italan.

La rezultoj de tiu enketo pruvis multajn punktojn de la hipotezo. La gravecon de la tuta studo mi vidas en tio, ke ĝi ne ĝenerale deklaras, ke Espe­ranto havas propedeŭtikan valoron en la alproprigo de fremdaj lingvoj, sed konkrete analizas pri kiuj elir- kaj cellingvoj temas. La grado de la propedeŭtika valoro de Esperanto unuavice dependas de la koncernaj lingvoj.

Kompreneble sen tia distingo inter la lingvoj ekzistas ankoraŭ alia pozitiva valoro de "enkonduka lingvo", ja pro la simpleco, logikeco kaj reguleco de Espe­ranto infano, eklernanta sian unuan fremdan lingvon - sen renkonti ĝenajn obstak­lojn - en Esperanto trovas bone uzeblajn skemojn, kiuj sufiĉe rapide ebligas al li esprimi siajn bezonojn en iu nova kodsistemo. La intelekta malkovro pri la funkcio de lingvosistemoj - kaj konsciiĝo pri la propra, ĝis tiam senkonscie uzita - havas sian psikolingvistikan valoron, absolute sendepen­dan de la lingvaj strukturoj kaj leksikoj. Tiu pozitivaĵo konstateblas kaj sendube pruveblas en ĉiu kazo, rilate iun ajn lingvon.

Ne tiel en la alia, lingvistika tereno. La ĝeneraligo, ke Esperanto multe povas helpi la lernadon de alia fremda lingvo, jam postulas konkretigojn kaj pruvojn.

La grado de tiu helpo malsamas: se ekzemple hungaro volas lerni unu el la itala, germana, japana aŭ rusa lingvoj, aŭ italo volas lerni la francan, anglan aŭ hungaran lingvon. Ju pli malsamas la gepatra lingvo (L1) kaj la cellingvo (L3), kaj ju pli simi­las Esperanto al la cellingvo, des pli granda estas la propedeŭtika valoro. (Ekzemplo al tiu ĉi kazo: kiam hungaro volas lerni la italan lingvon). Lingvistike ne tiom utilas, se la gepatra lingvo tre similas al la cellingvo kaj Esperanto fremdas al ambaŭ (kiam ruso volas lerni la polan lingvon).

Ĉiu kazo bezonas apartan analizon, dononta diversajn rezultojn, -kaj ĉu estas dolorige? - la profito ne ĉiam altas, ne ĉiam konvinkas pri la valoro de investoj (tempaj kaj financaj).
Al pedagogoj, kiuj instruas Esperanton (ankaŭ) propedeŭtikcele utilus konsciiĝi pri la konkretaj valoroj, pri pozitivaj kaj negativaj transferoj, renkonteblaj dum la instru- kaj ler­noproce­zo. Tiucele en la jena artikolo mi prezentas la resumon de du partoj el mia disertaĵo, kun la espero doni ideojn por la programigo de la instrumate­rialo kaj kompara analizo de lingvaĵoj.
Aŭtoro:SMIDÉLIUSZ, Kálmánné
Lingvo(j): hungara
Traduko de la titolo:La propedeŭtika valoro de Esperanto en la eduko de hungaraj infanoj lernontaj la italan lingvon
Klasifiko: Instruado/edukado kaj internacia lingvo
Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj
Jaro:1995
Amplekso:152 paĝoj
Prezento-loko:
Tipouniversitato
NomoEötvös Loránd Tudományegyetem (ELTE),
SekcioEsperanto- kaj itala fakoj
LandoHungarujo
AdresoPf. 107. H-1364 Budapest,
Retejoligilo
Tem-gvidanto(j):Dr. Ilona KOUTNY; Dr. Lajos ANTAL
Precizigo:doktora, PhD
Loko de publikigo:Parto de la laboraĵo estas publikigita:
Katalin Smidéliusz: Analisi comparativa del lessico Italiano Esperanto ed Ungherese a fini didattici, COEDES - Milano 1997.
Kontakteblo kun la verkinto:katalin.kovats@gmail.com
Fonto de la informo:Katalin Kováts, aŭtoro
Ŝlosilvortoj:propedeŭtiko, hungara, itala, Esperanto
Kreodato:2010-10-09 23:27:42
Lasta redakto:2010-10-21 07:16:35
Aldoninto:Katalin KOVÁTS
Montroj:36798
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 57; Viaj elŝutoj: 0

(Resumo) Propedeŭtiko konkrete  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 57
Kreodato: 2010-10-09 23:28:46

Resumo

La disertaĵo post la enkonduko pritraktas la gravecon de enkonduka pontolingvo, la psikologiajn kaj lingvajn valorojn de propedeŭtika lingvo kaj aludas al kelkaj jam konataj internaciaj eksperimentoj. Por science pruvi, ke Esperanto vere antaŭ-preparas la vojon por la itala lingvo unue mi devis difini tiun ital­lingvan mate­rialon, kiun mi deziras alproprigi al la infanoj ĝis la 12a jaraĝo. Estas listigitaj la lernendaĵoj laŭ la parolinten­coj kaj komunikbezonoj, necesaj gramatikaj niveloj kaj lingvaj struk­turoj, leksikaj temoj kaj instruendaj parolturnoj.

La vera ĉefparto komenciĝas per detala lingvistika analizo de Esperanto. Laŭ la hipotezo Esperanto estas la unua fremda lingvo (L2) por la infanoj, do ĝi estas anali­zata tra la lenso de la gepatra hungara lingvo (L1) kaj la itala, la dua fremda (cel-) lingvo (L3). La komparaj studoj disvolviĝas nur je tiu lingva nivelo, kiu necesas por alproprigi la antaŭprogramitan instrumaterialon ĝis la menciita jaraĝo.

La studo aparte atentas pri la objektive ekzistantaj lingvaj interferoj kaj ties transformo je pozitivaj transferoj. Surbaze de tiu kompara analizo estas difinebla la esperantlingva materialo kiu efike povas prepari la gramatikan kaj leksikan grundon por la postaj studoj de la itala lingvo. Krom la gramatikaj kaj lingvaj strukturoj necesis elekti ankaŭ la vortostokon, aplikendan dum la propedeŭtika fazo kaj dum la posta itallingva komenca periodo.

Surbaze de la leksika analizo kaj lingva komparo mi kompilis itallingvan teston, baziĝantan sur identaj kaj similaj elementoj de la itala lingvo kaj Esperanto kaj solvigis ĝin ĉe pli ol cent hungaroj, lernantaj minimume de duonjaro la internacian lingvon kaj nekonantaj la italan.

La rezultoj de tiu enketo pruvis multajn punktojn de la hipotezo. La gravecon de la tuta studo mi vidas en tio, ke ĝi ne ĝenerale deklaras, ke Espe­ranto havas propedeŭtikan valoron en la alproprigo de fremdaj lingvoj, sed konkrete analizas pri kiuj elir- kaj cellingvoj temas. La grado de la propedeŭtika valoro de Esperanto unuavice dependas de la koncernaj lingvoj.

Kompreneble sen tia distingo inter la lingvoj ekzistas ankoraŭ alia pozitiva valoro de "enkonduka lingvo", ja pro la simpleco, logikeco kaj reguleco de Espe­ranto infano, eklernanta sian unuan fremdan lingvon - sen renkonti ĝenajn obstak­lojn - en Esperanto trovas bone uzeblajn skemojn, kiuj sufiĉe rapide ebligas al li esprimi siajn bezonojn en iu nova kodsistemo. La intelekta malkovro pri la funkcio de lingvosistemoj - kaj konsciiĝo pri la propra, ĝis tiam senkonscie uzita - havas sian psikolingvistikan valoron, absolute sendepen­dan de la lingvaj strukturoj kaj leksikoj. Tiu pozitivaĵo konstateblas kaj sendube pruveblas en ĉiu kazo, rilate iun ajn lingvon.

Ne tiel en la alia, lingvistika tereno. La ĝeneraligo, ke Esperanto multe povas helpi la lernadon de alia fremda lingvo, jam postulas konkretigojn kaj pruvojn.

La grado de tiu helpo malsamas: se ekzemple hungaro volas lerni unu el la itala, germana, japana aŭ rusa lingvoj, aŭ italo volas lerni la francan, anglan aŭ hungaran lingvon. Ju pli malsamas la gepatra lingvo (L1) kaj la cellingvo (L3), kaj ju pli simi­las Esperanto al la cellingvo, des pli granda estas la propedeŭtika valoro. (Ekzemplo al tiu ĉi kazo: kiam hungaro volas lerni la italan lingvon). Lingvistike ne tiom utilas, se la gepatra lingvo tre similas al la cellingvo kaj Esperanto fremdas al ambaŭ (kiam ruso volas lerni la polan lingvon).

Ĉiu kazo bezonas apartan analizon, dononta diversajn rezultojn, -kaj ĉu estas dolorige? - la profito ne ĉiam altas, ne ĉiam konvinkas pri la valoro de investoj (tempaj kaj financaj).
Al pedagogoj, kiuj instruas Esperanton (ankaŭ) propedeŭtikcele utilus konsciiĝi pri la konkretaj valoroj, pri pozitivaj kaj negativaj transferoj, renkonteblaj dum la instru- kaj ler­noproce­zo. Tiucele en la jena artikolo mi prezentas la resumon de du partoj el mia disertaĵo, kun la espero doni ideojn por la programigo de la instrumate­rialo kaj kompara analizo de lingvaĵoj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.