| Datoj: | 2010-02-09 ĝis 2010-06-01 |
| LANDO: | Pollando |
| Loko: | Poznan |
| Temo: | Denove okazis interlingvistika sesio kaj instruista trejnado en UAM |
| Anoncanto: |
Ilona Koutny
koutny.ilona  gmail.com
|
| Anonco: | La kuna organizo de interlingvistika sesio kaj de instruista trejnado en UAM portis bonajn rezultojn dum la februara sesio (30.01-05.02.2010).
La universitata grupo travivis sian kvaran semestron pli profunde studante lingvistikajn aspektojn de esperanto: ili konatiĝis kun diversaj terenoj de aplikata lingvistiko (de leksikografio tra lingva seksismo ĝis komputa lingvistiko) kaj pragmatiko (de komunikado kaj ĝentilecformoj en diversaj sociaj kaj kulturaj cirkonstancoj ĝis lingva bildo de la mondo) kun Ilona Koutny.
La gramatika kurso de Sabine Fiedler interese traktis interalie la esperantan frazeologion. Ziko van Dijk analizis la problemojn de e-movado kaj UEA.
La lastajn du kursojn povis sperti ankaŭ la partoprenantoj de la instruista trejnado, kiuj cetere senlace laboris pri metodikaj taskoj kaj rilataj problemoj kun Katalin Kováts kaj Ilona Koutny, ili prezentis siajn modellecionojn kaj 'instruistajn kofrojn'.
La tradicia komuna vespero komenciĝis per prelego de Remigiusz Mielcarek pri la indonezia lingvo, post kantoj de la tri hungaraj instruistinoj sekvis kataluna sorĉado prezentita de Xosé Conde kaj fine Zuzanna Kornicka kantis gitarludante.
|
| Kontaktadreso: |
Se vekiĝis en vi emo sekvi en la estonteco iun el la du klerigprogramoj,
bv. vidu la paĝaron de la universitato aŭ kontakti rekte:
Dr hab. Ilona Koutny, akademiano
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Universitato Adam Mickiewicz
al. Niepodleglosci 4, PL-61-874 Poznan
T: +48 61-829-36-75 |