| Anonco: | Ĉu vi memoras, ke ni raportis pri onta vojaĝo de Heidi Goes, belgino al Indonezio ?
Tiu ĉi vojaĝo nun disvolviĝas kaj ĝis nun havas eĉ pli da bonaj rezultoj ol ni imagis.
Ni havas ĉiutagan kontakton kun Heidi, sekvas ŝin dum la vojaĝo kaj pludonas ŝiajn raportojn kaj fotojn pri la gviditaj kursoj.
Alian instrucelan rondvojaĝon faris somere nia kolego kaj membro Ron Glossop (usonano) al Ĉinio, vizitante lernejojn, donante kursetojn kaj disdonante centon da Poŝamikoj.
Nia redakcio ricevis raporton de Wei Yubin, estro de la lernejo Baiyangshu en Taiyuan-urbo, kiu entuziasme skribis pri la vizito de s-ro Glossop.
Se vi interesiĝas pri tiuj raportoj kaj deziras mesaĝi al niaj kolegoj, bv. viziti nian Ipernity-paĝon.
Jen la ligoj al la Raporto pri la vojaĝo de
HEIDI kaj de
RON.
Salutas vin: Katalin Kováts, redaktoro
|