| Datoj: | 2009-09-30 ĝis 2009-11-30 |
| LANDO: | Indonezio |
| Loko: | pluraj urboj |
| Temo: | Rondvojaĝo kun Esperanto-kursoj en Indonezio |
| Anoncanto: |
Heidi Goes
heidi.goes  gmail.com
|
| Anonco: | En tri antaŭaj numeroj de Esperanto en Azio (numeroj 60, 61 kaj 62 - vidu www.kaem.org) vi povis legi artikolojn pri la historio de la Esperanto-movado en Indonezio. Por pli bone esplori pri tiu historio, kaj ankaŭ pri la nuntempa tiea movado, mi planas vojaĝon al Indonezio. La 6an de novembro mi alvenos en Batam tra Singapuro. En tiu vespero komenciĝos la Azia Vegetarana Kongreso en Batam, kongreso kiun mi partoprenos, esperante povi iom prepari la partoprenon de TEVA (Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio) en la Internacia Vegetarana Kongreso en Ĝakarto, oktobre 2010. Mi ankaŭ prelegos kiel volontulo de EVA, la flandra vegetarana asocio, pri Ĵaŭdo - Vegetarana Tago, laŭ peto de la organizantoj de la kongreso. Troveblas informoj pri la kongresoj ĉe www.avc2009.org kaj http://www.wvc2010.org.
Post la oficiala kongresfermo mi flugos al Ĝavo kie inter la la 9a kaj 24a de novembro mi ŝatus kiel eble plej multe renkonti gastfamilianojn, amikojn kaj kompreneble esperantistojn, kaj krome esplori en bibliotekoj.
Mi planas iri al (en tiu ordo) Jogjakarto, Semarang, Bandung, Bogor kaj Ĝakarto.
Mi multe aprezus renkonti vin. Ĉu eble en Jogjakarto eblos renkontiĝi grupe? Mia gastfamilio en Jogjakarto loĝas tre proksime al la flughaveno, kaj certe bonvenigus vin. Tamen espereble eblas renkontiĝi ankaŭ en la Centro de Esperanto-studoj en Pakem. Mi ankaŭ ege ŝatus renkonti membrojn de la Indonezia Esperanto-Asocio en Semarang.
Bonvolu iu de tiu grupo kontakti min.
Ĝenerale indoneziaj esperantistoj kiuj ev. ankaŭ iros al tiu kongreso, aŭ kiuj pretas renkonti min (precipe en Batam aŭ Javo), certe helpus min se ili sciigus tion al mi, kune kun siaj (ret)adreso kaj telefonnumero.
Dum mia rondvojaĝo mi gvidas Esperanto-minikursojn en
Yogyakarta (10-11/11)
Semarang (13-15/11)
Bandung (17-18/11)
Jakarta (20-23/11)
|
| Kontaktadreso: | Eblas kontakti min rete: heidi.goes@gmail.com, Skribe: Heidi Goes, Assebroeklaan 2
BE-8310 Brugge
Belgio
Tel: 0032 50 675178 |
|