| Anonco: | Marde la 22-an de julio 2009 en sia noktomeza programo "Nachtmagazin"
("Nokta magazino"), la unua germana televidkanalo ARD elsendis
3-minutan raporton pri la 65-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO,
organizata inter la 18-a kaj la 25-a de julio en Liberec' (Ĉeĥio). Laŭ
statistikoj de ARD [1] vidis tiun raporton ĉirkaŭ 560.000 spektantoj.
La raporto elstaras ne nur pro tio, ke preparis ĝin la eksterlanda
redakcio de la germana ARD en Ĉehio, sed ankaŭ pro la fakto, ke ĝi estas
preskaŭ komplete parolata en Esperanto, kun subtekstoj en la germana
lingvo. Per tiu escepta sindediĉo, la redaktoro Danko Handrick, helpita
de la kongresanoj Carsten Mischke kaj Gregor Hinker, celis montri al la
spektantoj "vivan Esperanton" - kio estas ankaŭ la nomo de tiu raporto.
La nun okazanta 65-a IJK estas la unua sur la teritorio de
Ĉeĥ(oslovak)io. Atenton meritas ankaŭ la trilanda kunlaboro de ĈEJ, GEJ
kaj PEJ. Ĝis nun alvenis pli ol 300 partoprenantoj.
Dum IJK ekzameniĝis pli ol 10 junuloj je nivelo C1 laŭ la nova ekzamensistemo de UEA. La membroj de la ekzamenkomisiono estis ravitaj de la alta lingvonivelo de la junuloj.
La redakcio de edukado.net kore gratulas la organizantojn kaj ĉiujn junulojn, partoprenintaj en la televida raporto kaj ekzameno!
|