| Anonco: | Ni kun granda ĝojo informas vin ke post plurjara kunlaboro, en kiu edukado.net havis grandan rolon, UEA lanĉis fine de la jaro 2008 sian novan ekzamensistemon, kiu konformas al la postuloj de la Konsilio de Eŭropo kaj difinas lingvokonajn normojn. La nova sistemo estis ellaborita sub la gvidado de ITK (hungara Ŝtata Lingvoekzamena Centro) kaj la unua sesio okazis jarfine dum IF (en Düsseldorf). Partoprenis ĝin 8 kandidatoj el 6 landoj. Ili sukcese trapasis la ekzamenojn je du niveloj B2 kaj C1.
Legu la detalojn pri la aranĝo, sistemo, postuloj kaj aliaj informoj en nia aparta paĝo (destinita kaj funkciigota kiel baza informloko pri la ekzamenoj) ĉi tie.
|