| Datoj: | 2009-01-05 ĝis 2009-02-21 |
| LANDO: | Kostariko |
| Loko: | Universitato de Costa Rica, San José |
| Temo: | Salutu bildkarte la someran E-kurson en Kostariko |
| Anoncanto: |
Hugo Mora
miaumiau1  ice.co.cr
|
| Anonco: | Estimataj kolegoj,
ĉar antaŭe vi jam helpis min, mi denove turnas min tra edukado.net al vi por peti vin subteni mian agadon.
Baldaŭ komenciĝos mia somera baza E-kurso, kiu anstataŭigas tiun ĉiu-jaran, semestran kurson por studentoj en preskaŭ ĉiuj karieroj je la nivelo bakalaŭro. Samkiel la alia, ĝi valoras 3 kreditpoentojn kaj ne estas deviga, sed elektebla. 16 gestudentoj enskribiĝis.
Bv. sendi b-kartojn kun salutoj al jena adreso:
Esperanto-kurso/H. Mora
Escuela de Filología
Universidad de Costa Rica
C. P. 11501-2060
San José, Costa Rica
Kursfine oni aranĝos b-kart-ekspozicion. Foton oni sendos al tiuj, kiuj skribos sian retadreson.
|
| Kontaktadreso: | miaumiau1(che)ice.co.cr |
|