Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
14-03-2010

Vizitoj: 1807541
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por kunlabori >> Anoncoj
Anoncoj
 
< reen al la listo
Datoj: 2008-11-18 ĝis 2009-02-15
LANDO: Tutmonde
Loko: Ĉie
Temo: UEA sukcese prezentiĝis ĉe ALTE
Anoncanto: redaktoro
X
redaktanto edukado.net
Anonco: Danke al plurjare laboro de la Referenckadra-projekto (kiu okupiĝis pri diplomatiaj paŝoj en Strasburgo kaj pri la traduko kaj publikigo de la Komunan Eŭropa Referenckadro) en aprilo 2008 en Cambridge UEA/ILEI estis reprezentita de Zsófia Kóródy en la ALTE-konferenco kaj Esperanto envolviĝis en la fakan laboron de la internaciaj lingvo-testistoj. UEA estis akceptita aligita membro de ALTE kaj ricevis inviton prezenti sin dum la fakkonferenco en Lisbono, Portugalio inter 11-14 novembro.
Dum tiu ĵusa evento prezentiĝo Zsófia Kóródy sukcese prezentis UEA kaj partoprenis ne nur en la laborgrupoj de ALTE (ĉefe en tiuj okupiĝantaj pri normigo de testoj por junaj lernantoj kaj pri instruista trejnado), sed ankaŭ kunlaboris en la paralela organizita EAQUALS-konferenco. EAQUALS estas organizaĵo por kvalifiki lingvolernejojn kaj instrukapabligajn kursojn, organizaĵo, kiu ellaboris kaj manaĝas sistemon por garantii la altan nivelon de instruado.
Paralele kun tiuj eventoj la Hungara Ŝtata Lingvoekzamena Centro (ITK, membro de ALTE de 1999) kune kun esperantista teamo, reprezentante UEA adaptis sian jam funkciantan kaj akreditigitan dulingvan Esperanto-hungaran kaj unulingvan hungaran ekzamensistemojn ja unulingva Esperanto-ekzamensistemo, kies akreditigo je hungara ŝtata nivelo okazas nun en decembro 2008.
Rezulte de la akreditigo ekde januaro 2009 eblos trapasi internaciajn E-ekzamenojn je 3 niveloj (B1, B2, C1) kaj mezuriĝi pri la bazaj 4 kapabloj: lega kaj aŭda kompreno, skriba kaj parola sinesprimo.
Detalaj informoj pri la membreco de UEA ĉe ALTE kaj pri la nova ekzamensistemo aperis en la decembra numero de la revuo Esperanto.
La budapeŝta ekzamencentro kunlabore kun edukado.net tre baldaŭ lanĉos specialan retan provekzamenejon por ke testante siajn konojn la kandidatoj sciu precize sian nivelon kaj laŭ tiuj konoj povu pli efike pretiĝi kaj aliĝi al la novtipaj internaciaj ekzamenoj.
Alvoko al lingvolernantoj, parolantoj: estas konsilinde amase ekzameniĝi laŭ tiuj novaj modeloj por fiere pruvi la egalvaloron de Esperanto. Ekzamenoj laŭ la novaj normoj povas regule okazi ĉefe dum grandaj internaciaj renkontiĝoj.
Kontaktadreso: