| Anonco: | Esperantistoj de beogradaj Esperanto-societoj "Radomir Klajiĉ", "La Suda Stelo" kaj "Branko Rajŝiĉ" kune kun Pedagogia muzeo de Respubliko Serbio, preparas ekspozicion sub titolo "Esperanto – lingvo de amikeco kaj kompreno".
Ekspozicio okazos en septembro ĉijare en Pedagogia muzeo, unu el la plej malnovaj muzeaj institucioj en Serbio. Aparta atento estos dediĉita al kultura kaj pedagogia valoroj de la internacia lingvo.
Ekspozicio enhavos lernolibrojn, vortaroj, esperantaj periodaĵojn, aparte Internacian Pedagogian Revuon, filatelian angulon, mallongajn esperantajn filmojn, parolantajn radio elsendojn, materialojn de ILEI kaj Lernu, dokumentojn de Esperanto instituto de Serbio, fotojn faritajn dum Esperanto-kongresojn, renkontiĝojn, lernilojn por blinduloj kaj aliajn diversajn pedagogiajn materialojn.
Beogradaj esperantistoj atendas, ke ĉi tiu ekspozicio portu pozitivan influon en la serban Esperanto-movadon ĝenerale.
Se vi povas kontribui al la sukceso de la ekspozicio, bv. kontakti nin. |