| Anonco: | Kiel ni jam sciigis en pli frua anonco Zsófia Koródy, la vicprezidanto de ILEI partoprenis en Kembriĝo (Britio) renoman internacian konferenco de ALTE (Asocio de Lingvo-Testistoj de Eŭropo). Ŝia partopreno en la konferenco okazis frukte al la nunaj laboroj pri la ellaborado kaj akreditigo de nova internacia lingvoekzamena sistemo de Esperanto, kiu konformas al la postuloj de la Konsilio de Eŭropo kaj difinas lingvokonajn normojn.
En la programo de Pola Radio hodiaŭ, la 14an de aprilo, estas dissendata intervjuo kun Zsofia pri ŝiaj spertoj akiritaj dum tiu grava konferenco.
La ligojn kaj pliajn informojn pri la elsendo kaj aranĝo vi trovas en la paĝo AKTUALAĴOJ.
|