| Anonco: | Mi informas vin pri bona novaĵo, nome, ke la estaro de ILEI decidis reeldoni la Manlibron.
Laŭ mia opinio ne valoras reeldoni la nunan libron, ĉar necesas aktualigi erojn, retligojn, eble aldono de novaj aferoj. Pri la malpli grandaj modifoj mi havas jam kelkajn konkretajn notojn, sed estus tre utile se tiuj, kiuj jam tralegis la libron, sendus al mi siajn rimarkigojn, trovitajn erarojn, modifendaĵojn, lingvajn kaj enpaĝigajn. Eĉ unu mistajpita vorto signifas jam helpon.
Se vi pensas, ke utilus trakti iun temon ankoraŭ en la libro, kiu helpus la kursgvidantojn en sia laboro, bv. fari proponon pri tio.
Se vi ne havas la libron mem, kaj precipe ties duan eldonon, mi konsilas elŝuti la lastan version. ĉi tie: elŝutebla Manlibro
Kiel kutime, la limdato denove estas tre proksima. Ĝis la fino de majo ĉio devos esti preta.
Esperante je via kunlaboro salutas vin: Katalin Kovats redaktoro (ankaŭ de la Manlibro)
|