| Datoj: | 2008-04-03 ĝis 2008-06-30 |
| LANDO: | Kanado |
| Loko: | Lower Sackville - (ĉe Halifakso) |
| Temo: | Danko al vi el Kanado |
| Anoncanto: |
Kim Keeble
renfrew  ns.sympatico.ca
|
| Anonco: | En januaro ĉi tie mi petis vin sendi bildkartojn al la infanoj, kiuj tiam komencis lerni Esperanton en sia novefondita lerneja klubo. Jen la tiama anonco.
Nun mi skribas por danki tiujn, kiuj per siaj belaj bildkartoj salutis nin kaj kuraĝigis la infanojn. Miaj lernantoj kun ĝojo legas la kartojn, kolektas ilin en bela dokumentujo, informiĝas pri la loko, de kie la karto venis kaj tiel lernas pri la mondo, spertas la forton kaj valoron de Esperanto.
Korajn dankojn por la sube listigitaj esperantistoj kaj amikoj kaj edukado.net por la anonceblo.
1. Steĉjo Norvell, Halifax, N.S., Kanado
2. Koos Scharroo, Groningen, Nederlando
3. Multaj belaj kartoj (eble 15, kiujn mi disdonis al la klasanoj) de iu el Finnlando
4. Iu el Svedio
5. Mary Jo Graca kaj Gene Keyes (anoj de loka grupo) Berwick, N.S. Kanado
6. Luizo el Portugalio 7. Bela Esperanta karto de Wedgwood Memorial College en Barlaston, Britio,
kun 'Lingvolanĉilo' glumarko
8. La Esperanto Klubo de Lunel, en Camargue, Francio.
9. Walter Klag el Wien, Aŭstrio. Li diris, ke liaj gefiloj estas denaskaj
esperantistoj kaj sendis belan karton, kiu montras la urbodomo en Wien.
10. Ester el Korgen, Norvegio. Ŝi skribis bonan mesaĝon sur belan karton.
11. Interkultura Centro Herzberg, Germanio. Krom du belaj informaj poŝtkartoj
pri ICH (skribitaj de junaj studantoj), ili sendis du interesajn kolorajn
flugfoliojn pri la Esperanta-Urbo, malgrandan verdinforman folion de
Esperantaj esprimoj kun germanaj tradukoj, informpaĝon pri ICH kaj
vizitkarton. Mi goxjas pri la informo en tiu koverto ĉar oni povus scii, ke
Esperanto estas viva lingvo kaj ne nur ŝatokupa lingvo.
12. Mirka Tomeckova, el Ceske Budejovice, ĉeĥio, (la naskiĝurbo de
Budweiser Biero) sendis belan skribitan poŝtkarton pri Budweiser Biero,
kaj du buntajn reklamajn poŝtkartojn pri Budweiser Biero . Parenteze, mi
ne sciis, ke Budweiser Biero naskiĝis en ĉeĥio - mi montris la
poŝtkartojn al la lernejestro kaj informis lin pri tiu fakto, kiun li ankaŭ ne
sciis.
13. David (astronomo el la Astronomia Observejo "Calar Alto" ie en Hispanio).
14. Alvara Borges de Almeida Motta, Copacabana, Rio de Janeiro, RJ, Brasil.
15. Nomra Tadacuna, Uto-ŝi, Kumamoto-ken 869-0453, Japanio, interesa
karto, kiu montras rizejojn en montara regiono de Japanio.
16. NISIMURA Naĉiko, Uji-si, Japanio, alia interesa karto, kiu montras
diversajn Esperantajn poŝtmarkojn.
17. Chizuko NISHI, el Kyoto, Japanio, mirinda karto kiu montras la belegajn
pupojn kaj diversajn aĵojn por la Knabina Pupo-Festo.
18. Katalin Kováts, (la redaktoro de www.edukado.net) kaj ŝiaj edzo kaj filo,
el Nederlando.
19. Reni Porter, el nia grupo en Nova Skotio - li sendis la karton el San Miguel
de Allende, Meksikio, dum siaj ferioj tie.
|
| Kontaktadreso: | Dankeme salutas vin: Kim
La adreso al kiu eblas bildkartojn sendi:
Cavalier Drive School - Esperanto-klubo
116 Cavalier Drive
Lower Sackville, NS B4C 3L9
Canada
|
|