| Datoj: | 2008-03-28 ĝis 2008-05-01 |
| LANDO: | Tutmonde |
| Loko: | Ĉie |
| Temo: | PROTEKTU VIN KONTRAŬ LA RETBANDITOJ |
| Anoncanto: |
redaktoro
redaktanto  edukado.net
|
| Anonco: | Estimataj Kolegoj,
En la lastaj tagoj kelkaj el niaj membroj ricevis strangan anglalingvan leteron (kun la temlinio „Hello dear,” ) en kiu fiulino invitas la adresatojn al diskuto pri gravaj aferoj ktp.
Mi faris serĉadojn kaj trovis, ke la sendinto aperas jam en listoj de retbanditoj (propra termino).
Jen ekzemple: http://www.armeniandatingservice.com/beware/beware.php kaj
ankaŭ ĉi tie: http://www.419scam.org/emails/2006-04/11/index.htm
La supre cititaj ligoj listigas leter-ekzemplojn, per kiuj oni volas atingi malhonestajn aferojn, ĉefe akiri monsubtenon per diversaj trukoj.
Ne lasu trompi vin! Ne respondu al tiaj leteroj, eĉ se ili indikas por vi konatan personon aŭ retejon kiel referencon!
La plej saĝa afero estas komplete ignori la mesaĝon, neniel respondi al ĝi kaj laŭeble denunci ŝin je tiucelaj paĝaroj, sed certe meti la adreson kaj nomon en vian kontraŭspaman filtriron.
Ankaŭ ne komencu konvonki la „sendinton de niaj leteroj” pri la utilo de Esperanto en tiaj komunikadoj. Neniu el ni volas havi tiajn esperantistojn… ĉu?
Kiel kulpas en la mesaĝĉeno mi aŭ mia retejo? Tio povas esti la sekva kaj prava demando de vi.
Ne multe, sed iom tamen. En la retejo aperas la retadresoj de la membroj (por helpi al ili kontaktiĝi, rekte interŝanĝi ideojn, spertojn ktp). Sed tiuj adresoj estas protektataj , maskitaj per JAVA-skripto, kio malhelpas, ke la spamrobotoj trovu ilin.
La teknologio de la retejo pretiĝis antaŭ 3 jaroj. Nun ĝi ne plu estas la plej moderna, sed ankoraŭ 90 procentojn tute sekura.
Mi mendis jam la konstruon de nova sistemo, aranĝon, por ke la adresoj povu esti videblaj nur post kelkaj pluaj paŝoj kiel klako, enskribo de kontrolkodo ktp.
Mi senpacience atendas la proponon de la programistoj, kaj kun timego ilian financan prognozon. Ĉiukaze ni devas paŝi kaj la problemon devas solvi.
Tiaj manovroj kostegas… kaj en la kaso la mono malmultas.
Se vi volas kaj povas helpi en tio, ke ni rapide kaj efike povu protekti nin mem kontraŭ tiaj fiuloj kaj aliaj spamistoj, bv. donaci iom da mono por tiu celo. Serĉu nian paĝon SUBTENU NIN!
Dume la kondolencpaĝon lanĉitan omaĝe al Claude Piron mi devas fermi morgaŭ, ĉar la malestimata letersendanto prenas la adresojn de tiu listo.
Kun pardonpeto pro la ĝeno kaj malĝojo pro tio, ke anstatŭ enhava kaj metodika laboro mi devas okupiĝi pri tiaj aferoj, salutas kaj petas vin helpi:
|
| Kontaktadreso: | Katalin Kováts, redaktoro
|
|