Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
09-05-2008

Vizitoj: 921526
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por kunlabori >> Anoncoj
Anoncoj
 
< reen al la listo
Datoj: 2008-03-26 ĝis 2008-05-31
LANDO: Francio
Loko: Quetigny
Temo: 15-minuta televida elsendo pri Esperanto en la kanalo France 3
Anoncanto: Redaktoro
X
redaktanto edukado.net
Anonco: La Esperanto-grupo de Quentigny (kun pluraj membroj de edukado.net :-) estis la gastoj de la televida teamo en la programo "Ca manque pas d'air".
Kadre de la intervjuo Daniel Biro-Walker, Manon Pernot kaj Alain Droyer respondas al la demandoj de la raportisto. Ili parolas pri Esperanto, historio, lernebloj, praktikaj uzebloj de la lingvo kaj pri siaj pozitivaj spertoj en la Esperanto-komunumo.
La programo realiĝis danke al Anne Valbon kaj Bruno Flochon.

Alveninte al la indikita paĝo elektu "Mardi 25 Mars" kaj post 1 minuto pri diversaj aferoj, vi povos spekti la 17-minutan filmon kun la Esperanto-grupo de Quetigny.

La elsendon vi povas vidi sur la paĝo ĉi tie.

Gratulon al la tre aktiva loka grupo por tiu bona propagando de la lingvo.
Kontaktadreso:
Daniel Biro-Walker