| Datoj: | 2008-07-19 ĝis 2008-07-26 |
| LANDO: | Nederlando |
| Loko: | Roterdamo, Oostvoorne |
| Temo: | Infana Kongreseto (IIK) atendas infanojn kaj helpantojn |
| Anoncanto: |
IIK-komisiito Bert Schumann
bert.schumann  gmail.com
|
| Anonco: | En IIK (Internacia Infana Kongreseto) ferias infanoj kaj junuloj en gaja internacia etoso.
Infanoj kutime alvenas kun siaj gepatroj aŭ akompanantoj (kiuj ĉeestas UK-on).
Bonvenas grupoj da lernantoj kun aŭ sen sia instruisto el lernejo aŭ E-klubo.
Bonvenas tre junaj infanoj kun gepatro, eĉ tuta familio.
Krom ludoj, baniĝo, sporto kaj aliaj aktivaĵoj, IIK celas lingvan edukadon en Esperanto.
Certaj programeroj okazas en grupoj, kiujn asiste gvidu gruphelpantoj.
IIK serĉas helpantojn kiuj ŝatas okupi infanojn, ĝuste parolas E-on kaj proponas taŭgajn agadojn.
Vidu ĉiujn detalojn, aliĝintojn kaj fotojn sub: http://bertosch.free.fr/iik2008/index.html |
| Kontaktadreso: | Bert SCHUMANN
9 rue du Couradin
FR-35510 Cesson-Sévigné
Francio
|
|