| Anonco: | Prelegoj pri Esperanto dum la tago Festivalo: ĉiuj kune en Lycée Martin V Louvain-La-Neuve, Belgio
La 13an de marto 2008 okazis en liceo Martin V, la ĉiujara tago pri « Festival : ensemble, c’est tout » ( Festivalo : ĉiuj kune) ; partoprenis ĝin +/-1000 gelernantoj kiuj aĝas inter +/-12 kaj 18 jaroj.
La lernejo petis helpon de la gepatroj por vigligi la diversajn budojn.
Tial Kvinfolio (nia asocio) proponis :
-budon, kies respondeculo estis Jean Annet, vic-prezidanto de la klubo.
Tie, malgraŭ la flanka situo de la budo, multnombraj instruistoj kaj gelernantoj venis informiĝi pri Esperanto; ili amuziĝis ludante esperantan skrablon, serĉante ideojn en vortaro.
- tri prelegojn pri Esperanto (50 min.).
La lernejestro estis tre surprizita pri la vekita entuziasmo: multaj gelernantoj ne povis partopreni la prezenton, pro manko de spaco kaj ili sentis sin, pro tio, iomete frustritaj.
Françoise Pellegrin, (gvidantino de Esperanto-kurso en Bruselo de pluraj jaroj, kiu helpas ankaŭ nin por la gejunulara kurso en LLN), post serioza preparado, interalie dank’al la helpo de la multnombraj verkoj de Claude Piron kaj al la DVD, Esperanto elektronike, klarigis kio estas Esperanto (Kesako Esperanto?) kaj kial lerni ĝin. Ŝi gvidis etan esperantan kurson, kaj laste sed ne balaste finis sian prezenton per Hundo estas..., la unua kanto en nia furorlisto, al kiu Françoise pretigis propran bildserion. Ĉiuj partoprenantoj ekkantis, entuziasmaj kaj fine preskaŭ senbridaj, vibrigantaj la ĉirkaŭantajn murojn!
Ankaŭ Michel Feys , mezlerneja instruisto pri fiziko, magiisto,prezentanto de la veteraj prognozoj ĉe la nacia televido kaj instruisto de Esperanto en la lernejo Freinet de Bruyères LLN ( 9 gelernantoj inter 10 kaj 12 jara) kontribuis al la sukceso de tiu tago, farante la trian prelegon.
Nicolas, 18 jara, freŝbakita esperantisto (li eklernis Esperanton antaŭ 15 monatoj), aktive helpis nin, la tutan tagon, respondante propravole la demandojn de la gejunuloj; li parolis pri sia propra sperto. Li estis iomete surprizita pro la neatendata kaj subita peto de Françoise kanti kun ŝi la unuan strofon de “Hundo estas” antaŭ la klaso!
Ankaŭ pluraj instruistoj partoprenis la aranĝon. Unu el ili proponis prezenti Esperanton al la instruistaro dum pedagogia tago...
Entute, 75 gejunuloj partoprenis la prezentadon pri Esperanto kaj inter ili 20, pacience, viciris por skribi sian nomon sur liston, ĉar ili ŝatus sekvi E-kurson.
Ili hejmeniris kun L’Espéranto en poche.
Unu el la partoprenantoj, kies okuloj estis akrebrilantaj, demandis:” Sinjorino, ekde kiu aĝo oni povas lerni Esperanton?
Bela defio por ĉiuj kaj belega tago celtrafa por la estonteco de nia movado!
|