| Datoj: | 2008-02-20 ĝis 2008-08-15 |
| LANDO: | Tutmonde |
| Loko: | Ĉie |
| Temo: | Kandidatoj por la Premio Ada Sikorska serĉataj |
| Anoncanto: |
redaktoro
redaktanto  edukado.net
|
| Anonco: | La lokaj, naciaj, internaciaj kaj fakaj Esperanto-Asocioj, same kiel la individuaj esperantistoj en la tuta mondo estas petataj proponi kandidatojn por la Premio Ada Sikorska, aljuĝota en Salou dum la 16-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo (4-11 de Oktobro 2008. http://personales.ya.com/semajno
La Premio estis kreita antaŭ tri jaroj memore al Ada Sikorska, kiu sindediĉe dum 34 jaroj laboris por Esperanto kaj ĝis sia morto redaktis la tiaman sendependan gazeton “Heroldo de Esperanto”. La Premio estas destinita al esperantistoj, kiuj aparte distingiĝis pro sia valora kaj meritplena agado favore al la Internacia Lingvo Esperanto.
La Premio konsistos el medalo kaj diplomo, sur kiu, krom la nomo de la Internacia Esperanto-Semajno, aperos reliefa bildo de Ada Sikorska Fighiera kaj dorse la gravurita nomo de la premiito, dato kaj loko de la Semajno.
Proponoj atingu, antaŭ la 15-a de aŭgusto 2008G.C. Fighiera
Via Sandre 15
10078 Venaria Reale (To)
Italio.
giancarlo.fighiera@libero.it
|
| Kontaktadreso: | |
|