| Anonco: | Mi kun ĝojo informas vin ke hodiaŭ je la 13a horo aliĝis al nia paĝaro la 1500-a membro. Regina Szalma estas hungarino, la 106a membro el tiu lando. Ni publikigas ŝian nomon kun ŝia konsento kaj sendos al ŝi donacon de edukado.net. Regina, havu multe da ĝuo en la uzo de niaj servoj.
Cetere antaŭ Hungario en la ranglisto staras Francio kun 230 kaj Brazilo kun 187 membroj.
Nia redakcio bonvenigas ĉiujn viajn klopodojn informi amikojn, instruantojn pri la servoj de nia paĝaro, inviti ilin aliĝi por ankaŭ tiel rekte, el la unua mano ricevi informojn kaj helpon por kvalita disvastigo kaj instruo de Esperanto.
Por tiu varbado simple uzu la maldekstre, plej malsupre troviĝantan butonon
REKOMENDU NIN
de kie ene de kelkaj sekundoj eblas sendi infromojn kaj ligojn pri edukado.net.
Dankon por via helpo plivastigi nian reton! . |