| Anonco: | El Gazetara Komuniko de UEA:
Danke al la nova atento de UEA al la agado de Unesko kaj la aktiveco de UEA por diskonigi la Internacian Jaron de Lingvoj, celebratan ĉi-jare, Unesko afiŝis en sia retejo ankaŭ Esperantan tradukon de la deklaro de la ĝenerala direktoro de Unesko, s-ro Koiichiro Matsuura, pri tiu speciala jaro de UN kaj Unesko.
En multaj landoj aktivuloj de UEA ludis rolon por atentigi la naciajn komisionojn de Unesko kaj aliajn oficialajn instancojn pri la Jaro, kaj komunaj aktivaĵoj estas planataj. Esperantistoj ankaŭ
laboris por traduki la deklaron de Matsuura al diversaj lingvoj.
La deklaro de Matsuura en Esperanto k.a. lingvoj troviĝas ĉe: http://portal.unesco.org/culture.
|