| Anonco: | ĉu vi jam aŭdis pri Hooseek? Ĝi estas nova interreta serĉilo, kiu ebligas ne nur rapidan serĉon pri dosieroj, bildoj aŭ vortaroj kun novaj ebloj, sed ankaŭ subtenas ne-registarajn organizojn kaj akceptis subteni kaj subtenigi ankaŭ edukado.net.
Teknike la plej interesaj novaĵoj estas la forfalo de la butono « sekva paĝo » por daŭrigi la serĉadon. La sekvaj rezultoj afiŝiĝas aŭtomate malsuprenirante en la paĝo. Trafajn rezultojn oni povas kolekti flanke kaj konsulti poste.
La uzantoj serĉante en la reto tra tiu ĉi serĉilo povas samtempe subteni ĝis 4 ne-registarajn organizojn. Sufiĉas alklaki la ruĝan koron kaj aldoni la organizon. (Nia nomo estas edukado.net – sen www!)
Plej simple estas se vi klakas rekte ĉi tien.
Oni povas proponi organizojn ne-aperantajn surliste, sed nepras ke ili havu adreson en Eŭropo.
Ekprovu tiun novan ilon kaj uzante ĝin subtenu Esperanto-organizojn!
La adreso de la franclingva retejo estas: www.hooseek.com
Ene de unu tago ni jam kolektis 0.05 eŭrojn. Se vi volas pli efike kaj rapide kontribui al la plibonigoj kaj teknika modernigo de edukado.net eble konsultu la paĝon Subtenu nin! Dankon.
|