| Datoj: | 2008-01-20 ĝis 2008-05-31 |
| LANDO: | Kanado |
| Loko: | Lower Sackville - (ĉe Halifakso) |
| Temo: | Nova kanada infanklubo atendas viajn salutkartojn |
| Anoncanto: |
redaktoro
redaktanto  edukado.net
|
| Anonco: | Kun 30 lernantoj (el klasoj 3 ĝis 6) ĵus formiĝis la unua infana Esperanto-klubo en Nova Skotio, proksime al Halifakso.
Ni petas sendi salutkartojn el diversaj landoj de la mondo por ankaŭ tiel kuraĝigi kaj ekinteresigi la infanojn kaj la instruistojn pri Esperanto, pruvi ke pere de tiu lingvo oni povas komuniki tutmonde.
Gratulojn al Kim Keeble, la iniciatinto de la grupo kaj gvidonto de la lecionoj.
La adreso al kiu la bildkartojn ni petas sendi:
Cavalier Drive School - Esperanto-klubo
116 Cavalier Drive
Lower Sackville, NS B4C 3L9
Canada
|
| Kontaktadreso: | |