| Datoj: | 2007-12-05 ĝis 2008-02-15 |
| LANDO: | Svislando |
| Loko: | Kantono Neŭŝatelo |
| Temo: | Svisa NE signifas JES por Esperanto |
| Anoncanto: |
Stefan Keller
stefano.keller  kontakto.info
|
| Anonco: | La anonco de la kandidatigo de UEA por la Nobel Pacpremio fare de du svisaj parlamentaninoj ekmovis la svisan politikan vivon.
Niaj du apogantinoj vivas en la kantono Neŭŝatelo:
Same el tiu kantono (aŭ ŝtato de la federacio svisa) kontaktis nin alia politikisto, kiu kun siaj kolegoj intencas fari ion por Esperanto.
En Svislando oni mallongigas la ŝtatajn nomojn dulitere, tiel, Neuŝatelo iĝas "NE", kiel oni kutimas skribi ekzemple post
urbonomoj:
"La Chaŭ-de-Fonds (NE)"
kaj kiel estas skribite ankaŭ sur identigilŝildoj de la aŭtomobiloj el tiu kantono.
Sed nun tiu "NE" pli kaj pli signifas:
"JES" por Esperanto...
Detalan E-lingvan artikolon legu ĉi tie
Kelkaj esperantistoj (eĉ el aliaj landoj) jam skribis gratulmesaĝon al la parlamentaninoj Francine JOHN kaj Gisele ORY.
Sekvu ilian ekzemplon, jen estas la necesaj adresoj:
- S-ino Gisele ORY
www.gisele-ory.ch
retadreso: gisele.ory@parl.ch
Bv. sendi kopion al Svisa Esperanto-Societo ses@esperanto.ch
Vi povas vidi filmon ankaŭ pri ŝi sur Youtube
- S-ino Francine JOHN-CALAME
http://www.francinejohn.ch/
kontaktilo:
http://www.francinejohn.ch
retadreso: francine.john@parl.ch, kun kopio al ses@esperanto.ch
Filmo pri la vizito de la politikistoj ĉe CDELI videblas sur Youtube.
Rilata anonco legeblas ĉi tie.
Informis:
Stefano Keller -
sekretario de SES
|
| Kontaktadreso: | |
|