Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
14-05-2008

Vizitoj: 931147
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por kunlabori >> Anoncoj
Anoncoj
 
< reen al la listo
Datoj: 2007-11-21 ĝis 2008-03-31
LANDO: Virtuala Mondo
Loko: Dua Vivo
Temo: Porkomencanta kurso en Dua Vivo
Anoncanto: Triksi Arbizu
X
la.ville.heleuc wanadoo.fr
Anonco: Ekde merkredo la 21-a de novembro okazos unuafojon porkomencanta kurso en Dua Vivo.
La kurso celas tutkomencantojn, sen ia ajn antaŭscio kaj estos nur esperantlingve. Estos uzataj materialoj el la lerniloteko kaj la metiejo de edukado.net.
Proponu tiun kurson al viaj amikoj, familianoj, konatoj. Necesas aliro al Dua Vivo, tiea "avataro", mikrofono kaj laŭtparoliloj.
La unua leciono okazos je la 13-a horo en Dua Vivo, t.e. la 22-a en Mez-Eŭropo.
Atendas vin la instruisto, Triksi Arbizu.

Pliajn informojn pri Dua Vivo vidu en la sekcio Aktualaĵoj.

Vidu nian specialan paĝon DUA VIVO.
Kontaktadreso:
Jam nun vi povas viziti la klasĉambron, kiu troviĝas en la supera etaĝo de la asocia domo en Esperanto-lando (por atingi ĝin alklaku malsupre "search", poste supre "places", tajpu "esperanto", alklaku la butonon "search", elektu "esperanto-lando-1" kaj dekstre alklaku "teleport").