Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
12-05-2008

Vizitoj: 929840
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por kunlabori >> Anoncoj
Anoncoj
 
< reen al la listo
Datoj: 2007-03-28 ĝis 2007-05-31
LANDO: Rusio
Loko: Moskvo
Temo: Ĉu OFICIALIGO de ESPERANTO en RUSIO?
Anoncanto: redaktoro
X
redaktanto edukado.net
Anonco: La 13-an de aprilo 2007 en Rusia Akademio pri Klerigo (Moskvo, Rusio) okazos Internacia konferenco «Propedeŭtika rolo de Esperanto en lernado de fremdaj lingvoj».
La aranĝo estas iniciatita de Rusia Ministerio pri Klerigo kaj Scienco post la letero de Eŭropa Jurscienca Universitato Justo (EJU Justo) kaj Rusia Esperantista Unio (REU), kiu enhavis proponon enkonduki Esperanton en studplanojn de rusiaj klerigejoj. La laboron de la konferenco partoprenos elstaraj rusiaj kaj eksterlandaj sciencistoj, Esperanto-instruistoj, esperantistoj, sociagantoj, politikistoj, reprezentantoj de amaskomunikiloj. La laborlingvoj de la aranĝo – la rusa kaj Esperanto.
La rezulto de la konferenco fariĝos rezolucio, kiu devos esti la bazo por la decido de la Ministerio rilate studadon de Esperanto en rusiaj klerigejoj.

Jene elŝuteblas la programo kaj la listo de la partoprenontoj.
Kontaktadreso:
Por ricevi aldonan informon bonvolu kontakti la Organizkomitaton:
prof. Gennadij Ŝilo, rektoro de EJU Justo,
tel.: (+ 7 495) 790-34-76;
retpoŝto: rectorate@ejusto.ru

prof. Liana Tuĥvatullina, vicrektoro, katedrestro pri internaciaj lingvoj de EJU Justo,
tel.: (+7 903) 779-18-91;
retpoŝto: admin@ejusto.ru