| Anonco: | En januaro 2007 UEA - kunlabore kun ILEI kaj www.edukado.net - eldonis gravan lingvopolitikan informobroŝuron kun la titolo „La Komuna Eŭropa Referenckadro - Pri instruaj kaj taksaj metodoj por la akiro de modernaj lingvoj.”
La eldonaĵo pretiĝis surbaze de la plej fundamenta dokumentaro de la Lingvopolitika Departemento de la Konsilio de Eŭropo, kies tradukpermeso signifas ankaŭ agnoskon de Esperanto.
Vidu pli detalajn informojn pri la broŝuro kaj temo en la sekcio REFERENCKADRO, kie ni lanĉas ankaŭ la elŝuteblan PDF-version de la libreto.
|