| Datoj: | 2006-11-24 ĝis 2006-12-15 |
| LANDO: | Tutmonde |
| Loko: | Pollando |
| Temo: | Denova peto: HELPU savi la Esperanto-redakcion de Pola Radio |
| Anoncanto: |
Renato Corsetti
renato.corsetti  esperanto.org
|
| Anonco: | Bonvolu plusendi al viaj landaj kaj lokaj kaj fakaj listoj.
Ĉi-matene mi estis akceptita en la pola ambasadejo en Romo, de la
kultura ataŝeo, kiu reprezentis la ambasadoron. Mi transdonis al li
leteron de UEA por la prezidanto de la Pola Respubliko. La letero
estis tuj plusendita fakse kaj hodiaŭ per la diplomata poŝto papere.
La vera surprizo estas, ke de la unua momento, kiam mi kontakti ilin,
ili estis tre pretaj fari sian eblon, unue por akcepti min rapide (mi
petis tion hieraŭ), kaj poste por kompreneme rilati al la afero.
Evidentig'as ke la pola Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj (al kiu mi
estis skribinta antaŭ proksimume 20 tagoj), efektive informis la
diplomatajn reprezentejojn eksterlande ke ili bonvolu kolekti la
protestojn de esperantistoj kaj plusendi ilin tuj al Varsovio.
Do validas la peto, ke oni skribu al sia pola ambasadejo, kaj
klarigu, kial oni deziras ke la dissendoj en Esperanto daŭru en la
intereso de Pollando mem, kiu kreas al si multajn amikojn tra la
mondo, ktp.
La mallongeco estas konsilinda, ĉar oni ĉefe kalkulas la nombron de
la alvenintaj mesaĝoj aŭ leteroj. (Mi ne diros al vi kiom malmulte da protestoj alvenis al la pola ambasadejo en Romo. Deko estas nenio por lando loĝata de dekoj da milionoj da homoj). Do estas ecence, ke ĉiu, kiu povas skribu.
La adreso de la pola ambasadejo en via lando estas facile trovebla en la reto aŭen telefon-libroj. (Red.: Vi povas serĉi ilin ankaŭ ĉi tie).
Se si volas kaj povas (facile en la kazo de retaj mesag'oj) sendu
kopion de la mesag'oj al:
Prezidanto de Pola Radio, Krzysztof.Czabanski@polskieradio.pl, kaj al esperanto@polskieradio.pl
Amike
Renato
|
| Kontaktadreso: | Pola Radio, Radio Polonia
Esperanto-Redakcio
00-970 Varsovio, Pollando
Tel.: + 48 (22) 6459 337
+ 48 (22) 6459 358
Fax: + 48 (22) 645 59 17
Retadreso:esperanto@polskieradio.pl
Retejo: www.radio.com.pl/polonia/eo/ |
|