|
Ĉiuj
> La sekcio E-lernejoj - aktiva, aktualigenda
|
| Datoj: | 2005-10-04 ĝis 2005-11-30 |
| LANDO: | Mondskale |
| Loko: | Ĉie |
| Temo: | La sekcio E-lernejoj - aktiva, aktualigenda |
| Anoncanto: |
redaktoro
redaktanto  edukado.net
|
| Anonco: | Kun granda ĝojo mi informas vin pri tio, ke finpretiĝis la modernigita sistemo en la sekcio E-lernejoj. Tiuj, kiuj en la pasintaj du jaroj registris en tiu sekcio sian kurson, gvidatan inter oficiale agnoskitaj cirkonstancoj en institucio, nun estas petataj aktualigi la informojn.
Ni invitas ankaŭ ĉiujn aliajn instruistojn registri en la listo siajn oficialajn, lernejajn kursojn.
La eblo povi referenci al listo kun tiom gravaj informoj jam plurfoje utilis kiam oni pledis por la enkonduko, oficialigo de la instruado de Esperanto.
Antaŭ ol vi komencas tiun laboron bv. atenteme legi la dosieron kun la klarigoj.
Koran dankon por via kunlaboro kaj eventuala varbado por ke tiu listo estus laŭeble la plej aktuala kaj kompleta.
Katalin Kovats, redaktoro |
| Kontaktadreso: | Je kazo de eventualaj demandoj kaj problemoj, bv. turni vin al redaktanto@edukado.net. |
|
|